Lingvoj, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Esperanto finas 124 jarojn, datreveno inter perforto kaj lingva asimiliĝo”

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Lingvoj, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Esperanto finas 124 jarojn, datreveno inter perforto kaj lingva asimiliĝo”

Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

“Esperanto finas hodiaŭ 124 jarojn: datreveno plenuminta en la perforto kaj en la lingva asimiliĝo”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de “Esperanto” Radikala Asocio.

“La 26an de julio 1887 L. L. Zamenhof eldonis la unuan libron de Esperanto. La datreveno falas ĉi tiun jaron preskaŭ kunece kun la atenco en Oslo: ĝi estas okazo por pensi pri tio, kion ni lernis per la leciono de neperforto kaj per la idealoj de universala dialogo, sur kiu Zamenhof konstruis sian lingvon por la egalaj ŝancoj”, daŭrigas Pagano.

“La lingva asimiliĝo fare de la dominanta kultura grupo alvenis al la fina fazo, al tiu en kiu la popoloj estas feliĉaj de rezigni pri sia identeco favore al la tiu altrudita de la propagando iluziiĝante iĝi similaj al la dioj kaj sidi dekstre al la Patro. Ni bezonas lingvan demokration kaj Esperanto estas la unika komunika vehiklo, kiu povas garantii egalajn ŝancojn kaj respekton pri diversecoj en logiko de dialogo, de neperforto kaj de urĝeco de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiel nukleo de neperforta eksportado de la demokratio”, konkludas la Sekretario de ERA.

Romo, la 26an de julio 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.