LINGVOJ EN EUHROPO: PANNELLA KAJ BONINO PRIDEMANDAS EUHROP-UNIAN KOMISIONON.

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

LINGVOJ EN EŬROPO: PANNELLA KAJ BONINO PRIDEMANDAS EŬROP-UNIAN KOMISIONON.

La radikalaj Eu-parlamentanoj Marco Pannella kaj Emma Bonino prezentis tri parlamentajn pridemandojn al Eu-komisiono por ekkoni ties starpunktojn pri: justo kaj efiko de la lingvaj politikoj; etato de multlingveco en la instru-sistemoj; kaj viv-kapablo de la lingvoj en Eŭropo.

La du radikalaj Eu-parlamentanoj petis informojn pri kio aperis en la franclingva gazetaro koncerne la tiel nomatan 'Raporto Grin', laŭ kiu Britujo gajnus, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare el la nuna dominado far la angla lingvo, dum pli avantaĝa evidentiĝas instruado de Esperanto, kiu estigus ĉirkaŭ 25 eŭro-miliardan netan ŝparon por la tuta Eŭrop-unio (inklude Britujon kaj Irlandon).

Specife, Pannella kaj Bonino demandis, ĉu trudo de la angla kiel la unua fremda lingvo en la lernejoj – kion en Italujo estigis la tn Moratti-dekreto – ne kontraŭdiras la tiuteman Eŭrop-unian juron, kaj ĉu ĝi ne konsistigas ankaŭ perfortadon de la merkato.

Krome, la du radikalaj gvidantoj petis specifajn datenojn pri la nombro kaj la procentaĵo de la Eŭrop-uniaj lingvoj instruataj kaj uzataj en la lernejoj kaj en la universitatoj, en esplorado kaj en faka instruado. Fine, memorigante, ke – laŭ asertoj de la 'Unesko-atlaso de lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge ital-lingve publikigita far “Esperanto” radikala asocio – ĉirkaŭ 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi, Pannella kaj Bonino petis Eu-komisionon provizi detalan etaton pri tiu fenomeno kaj sugestis, ke Eŭrop-unio alprenu politikajn iniciatojn, kiaj establo de 'Eŭropa observejo de la lingvaj politikoj' aŭ' aranĝo de 'Eŭrop-unia konferenco pri la lingvoj

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.