Lernigi lingvon ankau al la anglalingvanoj. Ok iniciatoj de ERA

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

Lernigi lingvon ankaŭ al la anglalingvanoj. Ok iniciatoj de “Esperanto” radikala asocio.

Romo, 2004-10-29 – Tiudate okazis gazetara konferenco de “Esperanto”Radikala Asocio por prezenti ok iniciatojn por lingva demokratio. En ĝi partoprenis ankaŭ: Riccardo Gualdo, lingvisto, kunaŭtoro de de la libro “Inglese-italiano 1 a 1”; Filippo Soldi, reĝisoro, aŭtoro de la kurtfilmo “In Tram” pri Eŭrop-unia trudado de la angla, dissendita dum la konferenco kaj spektebla en la asoci-paĝaro www.linguainternazionale.it; kaj Renato Corsetti, prezidanto de 'Universala Esperanto-asocio', bazita en Roterdamo.

En la konferenco oni denuncis 6 tipojn de gravaj diskriminacioj suferataj de neanglalingvaj popoloj en Eŭrop-unio kompare kun la britoj, kaj la imponan rimedaron transirantan de neanglalingvaj civitanoj al la anglalingvaj landoj. Tiuteme, la svisa ekonomikisto F. Grin taksis je 16 miliardoj da dolaroj la ĉiujaran ŝparon ĝuatan de la usona publika instru-sistemo pro tio, ke devas la ceteruloj lerni ties lingvon.

Ĉi tie spekteblas la tuta gazetara konferenco (itallingva)

Ĉi tie konsulteblas ĝisdatigoj pri la iniciataro (itallingve)

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.