Leciono-seminario de la Esperanto Radikala Asocio ĉe la Marŝo Peruĝo-Asizo

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Lecionoj pri paco: LINGVO KAJ POVO

Fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe la renkontiĝo “MIL JUNULOJ POR LA PACO”

Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo)

Sabaton, la 24an de septembro 2011, de 11,30-13,00

 

La povo regi la lingvon de popolo proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni  ĝiajn provincojn kaj ĝiajn teritoriojn aŭ ĝin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso.

Winston Churchill, 1943

 

La renkontiĝo LINGVO KAJ POVO antaŭvidas du fazojn:

– motivoj kaj datenoj de la milito de la lingvo kaj de lingva imperialismo

– leciono de Esperanto per la 198 teknikoj de neperforto de Gene Sharp tradukitaj en la lingvon de la neperforto.

 La organizo de la renkontiĝo kun la helpo de sonvidaĵoj donos:

 1) Ilustradon de la motivoj, kiuj igis la angleparolantajn popolojn trudi la anglan al la cetero de la mondo, kaj de rimedoj ne nur ekonomiaj utiligitaj por atingi la celon; ilustradon de la drama itala situacio en la kampo de la lingvaj rajtoj, rimarkante kiel la kulturo-identeca dateno estas simptomo de politiko de submetado al antagonistaj mondaj potencoj.

 2) Malfermon de pripensado/debatado pri la kostoj de la lingva komunikado kaj la malavantaĝoj de la lingva neegaleco en Italio, Eŭropo kaj en la mondo. En ĉi tiu kadro oni konsideros ankaŭ la negativajn rezultojn de la neĉeesto de lingva demokratio sur la identeca, kultura, politika, ekonomia kaj labora nivelo, kaj la mallojalan konkuradon de landoj hegemoniaj, danke al la ekspansiismo de iliaj lingvo-kulturaj politikoj, kiuj kaŭzas malsamecon de bonstato kaj malproksimigas nin de la paco kreante socian neegalecon sur bazo de lingvo kaj do de naskiĝo.

 3) Enfokusigon sur la datenoj de lingva genocido en instruado, per kiuj vehikloj ĝi disvastiĝis kaj kiel ĝi reflektiĝas en alfabetigo kaj en edukado al paco de novaj generacioj. Oni evidentigos la centran rolon de Eŭropa en la estonto de la demokratio kaj de neperforto inter la popoloj.

 4) Ilustradon de la motivaĵoj favore al la Internacia Lingvo, nomata Esperanto, kiel lingvo de egaleca dialogo kaj kial instrumento por demokratie komuniki kun la popoloj ne ankoraŭ hegemoniaj, kiuj estas reliefiĝantaj mem je la vidpunkto de la neperforta lukto por la demokratio, kiel tiuj tuniza aŭ egipta. Oni metos en lumon do la rapidecon, la senpagecon kaj la propedeŭtikecon de Esperanto cele al lingva lernado kaj al edukado al dialogo kaj al paco, kontraŭe al propagando de kulturaj kaj komunikadaj modeloj, kiuj metiĝas en rilato de prevarikado kaj surmetigo kun la aŭtoktonoj kulturoj, minoritataj kaj majoritataj, kiuj portas ĉi lastan al estingiĝo kaj al marĝeneco. Oni substrekos la persekuton de la esperantistoj fare de la plej grandaj diktatorecaj reĝimoj dum la dudeka jarcento ĝuste kaŭze de la potencialo de la internacia lingvo kiel vehiklo de transnacia komunikado kaj kompreno.

 5) La seminario konkludiĝos per interaktiva leciono de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al ĝia utiligo en muziko kaj poezio.

 Al la partoprenantoj estos donata Atesto de Partopreno




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.