Lau Unesko, duono de la lingvoj riskas perei

Posted on in Ni parolas Esperante 14 vedi

Magazino : Unesko agnoskas, ke duono de la lingvoj riskas perei ene de jarcento
Sendita de Redakcio je 2006/2/22 14:28:01 (181 fojojn)

Aborigenaj kaj minoritataj lingvoj, kiuj kune totalas ses mil lingvojn, staras sur risko malaperi ĝis la fino de ĉi tiu jarcento, laŭ averto de Unesko (organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por scienco, edukado kaj kulturo), dum la celebrado de la Internacia Tago de la Patrina lingvo.

La 21-a de februaro estas la Internacia Tago de la Patrina Lingvo – la speciala dato celas promocii la agnoskon kaj la praktikon de homaj lingvoj en la tuta mondo, kun aparta emfazo de la minoritataj lingvoj.

Fakuloj agnoskas la malfacilon alfronti la nuntempan situacion lingvan de la mondo, kie la t.n. 'grandaj lingvoj' regas, ĉefe la angla. Ĉe la interreto, oni kalkulas ke pli ol 70% el la dosieroj kaj retejoj estas anglalingvaj, sekvataj nombre de tiuj en la germana (kun 7% el la totalo), hispana, franca, japana, ĉina kaj rusa lingvoj. La situacio montriĝas tamen senespera, kiam oni konstatas, ke 90% el la lingvoj de la mondo ankoraŭ ne havas retejojn en la tutmonda reto, kaj ke 20% el ili eĉ ne havas skriban formon, laŭ Unesko.

Afriko, kiu enhavas unu trionon de ĉiuj lingvoj de la mondo, estas tiu, kiu plej multe suferas je ĉi tiu 'lingva korodo', tial ke preskaŭ 80% el la aborigenaj lingvoj de tiu kontinento estas ekskluzive buŝaj (t.e. ne havas skriban formon). Pro tio, Afrika Unio (AU) deklaris, ke 2006 estas la jaro de lingvo-protektado en la kontinento, kie la angla kaj la franca, restaĵoj de la kolonia periodo, daŭre endanĝerigas lokajn lingvojn.

Neagemo paralizas efikecon de Esperanto kiel eble solvo

La grandskala adopto de neŭtrala internacia lingvo – Esperanto – certe efikos refreŝige en ĉi tiu premanta situacio, sed la manko de agemo ĉe la nunaj esperantistoj malhelpas por ke la planlingvo estu taksata kiel serioza propono flanke de oficialaj instancoj. “Iniciatoj gravaj kiel 'Indiĝenaj Dialogoj', aŭ propagando de Esperanto en malriĉaj triamondaj landoj, estas spitataj de la ordinara esperantisto, kiu ŝajne kredas, ke nur niaj etaj E-rekontiĝoj kaj kongresoj sufiĉas por montri al la mondo la taŭgecon de la internacia lingvo”, komentas Flavio Rebelo, direktoro de la portalo Ĝangalo. “De tiu konstato fontis la plano ekspansii Ĝangalon al malriĉaj kaj minoritataj lingvo-komunumoj. Ĉi tiun planon ni baldaŭ anoncos, kaj espereble, la esperantistaro tiam apogos la iniciaton, kiu estas fondita sur pli realisma fundamento ol la ĝisnuna agado de multaj esperantistoj”, daŭrigas la brazila entreprenisto.

Fakte, troviĝas eta paradokso por ke la parolantoj de la t.n. 'grandaj lingvoj' apogu la vastan enkondukon de Esperanto en afrikaj, aziaj, eŭropaj kaj amerikaj lingvo-komunumoj – ju pli Esperanto estos uzata de iu afrikano, ekzemple, des malpli tiu devos do uzi la lingvon de la kolonia periodo (la franca, en ĉi tiu ekzemplo). Se la internacia lingvo disvastiĝos amase en tiu specifa lando, la uzado de la franca lingvo en la lando povas esti nuligita ene de kelkaj jardekoj, kaj estas ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj kialoj, kiuj igas Francion instigi siajn ekskoloniojn daŭre uzi la lingvon de Moliero en Afriko.

Tiu afrikano de la supra ekzemplo povus estonte kontentiĝi paroli nur sian lokan, triban lingvon, kaj Esperanton. Ĉi tiu situacio certe riĉigus la mondon kulture, sed iom malriĉigus la eksmetropolojn. Britio enspezas pli ol unu miliardon kaj duonon da eŭroj ĉiujare nur per la vendo de vortaroj anglalingvaj ekster siaj landlimoj. La lingva batalo nepre okazas ne nur en kultura tereno, sed ankaŭ, se ne precipe, en ekonomia kaj merkataj sferoj.

de Ĝangalo-redakcio

www.gxangalo.com

[addsig]



0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.