Lancxo de EEU-agado por la Euxropa-Parlamentaj balotoj 2004

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Lancxo de EEU-agado por la Euxropa-Parlamentaj balotoj 2004
———————————————————–

Karaj Esperantistoj de Euxropo,

Meze de junio elektigxos nova Euxropa Parlamemto, la unua kiu havos
deputitojn el la 25 landoj de la pligrandigita Euxropa Unio. De Malto al
Finnlando, de Cipro al Irlando kaj de Slovenio al Svedio 450 milionoj da
Euxropanoj elektos siajn reprezentantojn.

La 1-a de aprilo en la nuna Euxropa Parlamemto (EP) kvazaux okazis miraklo:
danke al samideano Dell'Alba kaj manpleno da helpantoj la plena EP unuafoje
en sia historio vocxdonis por raporto kiu favore menciis Esperanton, kaj 120
deputitoj, aux 43%, SUBTENIS Esperanton! Tre kuragxiga novajxo, kaj cxiujn
kontribuantojn al tia bonega rezulto mi elkore gratulas.

Sed sagxuloj diras ke jam tro malfruas, ke la trajno foriris kaj la angla
jam
gajnis. Chu vere? Antaux 100 jaroj la auxto Model T Ford gajnis; antaux
200 jaroj la franca gajnis; antaux 2,000 jaroj Latino gajnis. Sed malgraux
cxiuj “venkoj”, la historio ne finigxis. Preskaux 90% de la EU-popolo ne
parolas angle denaske. Pro tio la angla NENIAM donos samrajtecon al
civitanoj, nek helpos paneuxropan identecon evolui. Sen euxropa identeco,
sen “ni”-sento, la EU interesigxos nur elitojn kaj cxiam foros de sia
popolo.
Cxu 90% de Euxropanoj akceptos eterne suban lingvan statuson, kun
politikaj
kaj ekonomiaj sekvoj? Mi forte dubas tion, kaj en tiu dubo kusxas la
sxanco
por Esperanto.

Antau 10 jaroj oni primokis la Euxron kiel “Esperanto-monon”. Nun tiu
Esperanto-mono estas en la posxoj de pli ol 300 milionoj, kaj farigxis pli
forta ol la usona dolaro. Per tio EU jam montris al la mondo kion gxi povas
fari valute – same gxi povos fari lingve, se gxi volos. La kreo de tiu volo
estas nia takso. Ni uzu la sukceson de la Euxro, tiom analogia al nia
lingvo: neuxtrala euxropa valuto – neuxtrala euxropa lingvo.

La granda EU-agado favore al malplimultaj lingvoj komencigxis per
EP-rezolucio en 1979. Objektive la anglalingva dominado en EU ne estas en la
intereso de Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Pollando ktp. Ni malfermu
iliajn okulojn dum la EP-kampanjo. Kun nur 8% pli ni havos plimulton en la
EP por favora mencio de Esperanto. Tio estas nur la unua pasxo, sed la pli
longa vojagxo komencigxas per unu pasxo. Nia proksima celo estu
EP-rezolucio kia la Dell'Alba-rezolucio, kadre de protektado de lingva
samrajteco kaj diverseco kiuj jam estas oficialaj celoj de EU. Nia celo
estas realisma kaj atingebla – ni bezonas nur 8% pli!

Ni ne malsxparu tempon per internaj diskutoj, aux ecx per la plej belaj
internaj organizaj aferoj! Ek al la laboro!

Sean O Riain
Prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.