Labor-plano – cxu novigi?

Posted on in ERA Novaĵoj 15 view

Labor-plano – cxu novigi?

Nun alproksimigxas la somero en la norda duono de la mondo, kio kunportas
varmon kaj komitat-kunsidojn. En tiuj komitat-kunsidoj oni devos ree
okupigxi pri la labor-plano por eventuale aktualigi gxin.

Se vi interesigxas pri tio, mi petas vin, peti min pri la teksto de la
laborplano aux legi gxin cxe: www.tejo.org/uea/bazaj_tekstoj kaj sendi viajn
modif-proponojn al mi, rekte aux tra la adreso: labor-plano@esperanto.se .
Kiu utilas g'uste por tio.

Modifoj, kompreneble, estas eblaj en cxiuj partoj de la plano. Se anstataux
“informado”, “instruado” kaj “utiligado” vi volas auxdi en la estonteco ion
alian, sendepende de tiu, kiu diros tion, nun estas via momento indiki viajn
preferojn.

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org

[landa-agado]


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.