La vera internaciigo de la ICANN atingas Italion kaj senmaskigas tiun de Profumo kaj Azzone.

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/100/images/ICANN-IDN.JPG[/fimg]

La vera internaciigo de la ICANN atingas Italion kaj senmaskigas tiun de Profumo kaj Azzone.

Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

La vera internaciigo atingis finfine ankaŭ Italion, kie ekde la lasta semajno oni povas registri interretajn domajnojn per akcentosignitaj leteroj el diversaj lingvoj – komencis Giorgio Pagano.
Ĝis antaŭ malmulte da tempo, la nomoj de la registreblaj domajnoj povis esti nur per tipoj konformaj al US-ASCII (American Standard Code for Information Interchange, standarta usona kodo por interŝanĝo de informoj).
ICANN (Internet Corporation For Assigned Names and Numbers, interreta entrepreno por asignitaj nomoj kaj nombroj) decidis la ŝanĝon de la angligo al la internaciigo de la domajnoj en 2009, komencante la enkondukon de la internaciigitaj nomoj de domajnoj en pluraj alfabetoj – memorigis la Sekretario de ERA.
Estas ĝuste la malo ol tiu, kiu la Ministro Profumo kaj la Rektoro de la milana Politecniko Azzone intencas fari: detrui eĉ nian lingvon kaj ĝian alfebeton por afirmi tiun US-ASCII kaj instrui en Italio nur en la angla.
Kiel Radikaluloj ni batalos por ke la blanko ree iĝu blanka kaj la nigro nigra; la internaciigo estu plureco kaj ne angla lingva koloniado – konkludis Giorgio Pagano.

Romo, la 20an de julio 2012




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.