La tri parlamentaj pridemandoj de Pannella- Bonino

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

SKRIBA PRIDEMANDOJ al Eu-komisiono far Marco Pannella kaj Emma Bonino (Alde, Eŭ-deputitar-grupo Alianco de demokratoj kaj liberaluloj por Eŭropo)

SKRIBA PRIDEMANDO E-2914/05

Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo

Premisinte, ke – laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo – Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.

Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj – kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro 'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.

– Ĉu Eŭrop-unia komisiono scias pri la suprediritaj dokumentoj kaj konas ilian enhavon pri rendimento kaj justo de la prilingvaj politikoj, kaj, se jes, kion Eu-komisiono opinias pri la asertoj de tiuj dokumentoj. Ĉu Eu-komisiono – se ĝi ilin ne konus – pretas ilin ekzameni, taksi, kaj konigi sian opinion tiuteme?

– Kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke – laŭ Eŭrobarometro 54 de 2001-02 (Eb55.1, Printempo 2001, paĝo 19) – en Eŭrop-unio, la gentoj kiuj malplej lernas kaj konas fremdajn lingvojn estas ĝuste tiuj de la landoj (Britujo kaj Irlando), kie oni parolas la lingvon plej lernatan far la ceteraj eŭropaj gentoj?

– Krome, kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke, en Italujo, 2002-02 ĝuste la angla iĝis leĝe deviga ekde la unua klaso de la baza lernejo, kaj riskas iĝi same deviga en Francujo per efektivigo de la Fillion-leĝo? Ĉu tio, ke en Italujo, perdekrete (n° 59 de 2004), la angla iĝis la sola ebla unua fremda lingvo, ne kontraŭdiras la Eŭrop-unian juron pri lingvo-instruado, kaj, specife, la 'Rezolucion pri lingvo-diverseco kaj lingvo-instruado' de 2002-02-14? Kiel Eŭrop-unio intencas alfronti tiujn problemojn?

————————————————————–

SKRIBA PRIDEMANDO E-2915/05

Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo

Premisinte, ke – laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo – Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.

Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj – kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.

– Ĉu Eu-komisiono povus provizi detalan statistikon pri kiuj lingvoj estas instruataj, kaj kiome, en la membro-ŝtatoj, respektive dum la deviga instruado, kiel unua, dua kaj tria lingvo, en Universitatoj, en la faka kaj plenaĝulara klerigadoj; kaj, pri ĉiu el ili, kiomas la lingvo-lernantoj kiel elcentaĵo de la tuta lernantaro? Ĉu ĝi povus ankaŭ provizi – koncerne la sciencajn referaĵojn kaj la intervenojn en la ĉefaj internaciaj kongresoj – la [uzo-]elcentojn de la diversaj eŭropaj lingvoj? Se tiuj statistikoj malestas, ĉu Eu-komisiono agnoskas, ke necesas ilin senprokraste estigi?

– &#26 4;u Eu-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi?

Ĉu ĝi bonvolus provizi: precizan etaton pri kiomaj kaj kiuj estas la Eŭrop-uniaj lingvoj en danĝero; pri kiu estas, por ĉiuj el ili, la nunan malriĉiĝinteco; aŭ ĉu Eu-komisiono ne konsideras enda monitoradon de la sanstato de la lingvoj kaj de la prilingvaj politikoj en Eŭrop-unio per, ekzemple, 'Observejo pri la prilingvaj politikoj', kiel proponis la agadplano de la Stokholma Unesko-konferenco kaj la 'Rezolucio pri multlingveco en la kiberspaco', alprenita far Unesko en 2003?

– Ĉu Eu-komisiono ne konsideras urĝega aranĝon de 'Eŭropa konferenco pri la lingvoj', kie oni pridiskutadu la estontecon de la lingvoj – do: de la popoloj – eŭropaj?

SKRIBA PRIDEMANDO E-2916/05

Temo: Lingvo-instruado en Italujo – malrespekto de libera konkurenco

Premisinte, ke – en la Raporto pri la leĝpropono 5714 en la Kultur-komisiono – honorinda Licastro Scardino asertis: “enkonduko de Esperanto en instruadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en la baza lernejo implicus ŝanĝon de leĝo 53 de 2003, preskribanta alfabetigon en almenaŭ unu el la Eŭrop-uniaj lingvoj dum la baza instruado, kaj enkondukinta instruadon de dua Eŭrop-unian lingvon en duagradan lernejon.

Poste, la unua dekreto por plenumi tiun leĝon difinis la anglan lingvon kiel la unuan fremdan Eŭrop-unian lingvon en la baza lernejo.” Tial, en Italujo oni ne povas – eĉ ne Parlamento – preskribi enkondukon de lingvo alia ol la angla kiel la unua fremda lingvo, ĝis la dekreto n. 59 de 2004 estos ŝanĝita.

Konsiderante, ke – laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo – Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al la angla lingvo.

Ĉu povus Eu-komisiono sciigi:

– Ĉu ĝi ne opinias, ke – konsiderante kiomas la Eŭrop-uniaj programoj celantaj faciligi surlokan lingvo-studadon kaj finance subteni alvojaĝadon de studentoj kaj instruistoj – la “[en-italuja perdekreta difino] de la angla kiel la unua fremd-lingvo”, konsistigas fraŭde-kaŝan publikan financadon al la ekonomioj de du aŭ tri membro-ŝtatoj, kaj unuavice al iliaj turismo-industrioj?

– Kiomis, sume, en la lastaj du jaroj, la Eŭrop-unia financado por: ebligi alvojaĝojn celantajn lernadon de la angla lingvo far italaj studentoj kaj instruistoj; por projektoj pri lernado aŭ instruado de ĉiu unuopa Eŭrop-unia lingvo; kaj kiun elcenton de la suma tiucela Eŭrop-unia financado ĉiu el ili respektive absorbas?

– Ĉu Eu-komisiono ne opinias, ke – konsiderante la produktaĵon dependan de la lingvo-merkato, nutranta la merkatojn turisman, amas-komunikilan, divers-komunikilan, eldonadan (kaj aparte la porlernejan), ktp – la dekreto 59 de 2004 konsistigas merkat-perturbon? Kion Eu-komisiono intencas fari por admoni Italujon respektadi la liber-konkurencajn regulojn?

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.