La olimpika medalaro de la Eŭropa Unio

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/100/images/bandiera_eu_olimpiadi.jpg[/fimg] La olimpika medalaro de la Eŭropa Unio.

Ni de la Esperanto Radikala Asocio ekde 2008, kiel eŭropaj patriotoj kaj federistoj, batalas por eŭropa dimensio ankaŭ en la sporto, por ke la unuopaj Landoj de la Unio partoprenu la internaciajn konkursojn donante videblon al la komuna eŭropa patrio.
Post ke ni sukcesis enmetigi tiun dispozicion, eĉ se memvolan, en la Risolucio de la Eŭropa Parlamento fare de la deputito Fisas, ni revenis denove al la itala fronto, petante kune kun la deputito Beltrandi renkontiĝon al la Ministro Gnudi la 15an de februaro 2012. Ekde la unuaj tagoj de marto la Risolucio estas je la atento de la italaj Institucioj, komencante de la Kultura Komisio, kaj tie kuŝas.
Intertempe la Londonaj Olimpikoj komenciĝis kaj ĉi tiu povis esti la unua granda okazo por konkurigi la Landojn de la Unio kun la propra kaj la komuna eŭropa flago. Tiel ne estis, sed ni decidis vidigi, unu tago post la alia, kion estus la Olimpikoj 2012 se la 27 Landoj de la Unio, kiuj reprezentas proksimume duonmiliardon da eŭrocivitanoj, konkurus kun la duobla flago, donante voĉon al la eŭropa dimensio de la sporto, kiun la fiavaraj naciaj politikoj ne volas, rezervante al ni nur globaligo, kiun ni vivas kiel regatoj kaj ne kiel protagonistoj.

http://www.centopercentoeuropeo.eu
__________________________
Konstruu ankaŭ vi la federacian Eŭropon, iĝu eŭropa patrioto.
Kontaktu nin al la retadreso info#democrazialinguistica.it
Faru donacon ankaŭ per banka kreditigo. La Kontokodo de ERA estas:
IT 07 N 07601 03200 000060397007
Bic: BPPIITRRXXX




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.