La membraro de UEA forte kreskas

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view


La membraro de UEA forte kreskas

Provizora statistiko fine de auxgusto montras, ke post kelkjara malkreskado
la membronombro de UEA turnigxis en senteblan kreskon. La malkresko cxesis
jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro
2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis
per 715 la nombron de la antauxa jaro. Fine de auxgusto 2004 UEA nombris
5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en
2003. Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je
606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraux ne
pagis tiun kotizon. Surbaze de la gxisnuna evoluo la Centra Oficejo
antauxvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu cxi jaro estos
cx. 1000.

Gxojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultigxas junaj
individuaj membroj. Fine de auxgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419
individuajn membrojn, kio jam superas per 20 la definitivan nombron en
2003. Kompare kun la fino de auxgusto 2003 la junaj membroj plimultigxis
ecx per 64. Kreskas ankaux la populareco de la revuo “Esperanto”, dum la
nombro de membroj kun Jarlibro ankoraux estas sub tiu de la pasinta jaro.
Cxar la nombro de unuamondaj aligxintoj al la cxi-jara UK estis apenaux
duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio ne profitis de la t.n.
kongresa efiko. Versxajne gxi tamen ankoraux cxi-jare gxuos tiun profiton
dank' al tiuj aligxontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan kotizon en
la plej malmultekosta periodo antaux la fino de la jaro kaj samtempe kotizos
ankaux al UEA. Ke ankaux sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis,
estas aparte ilustre. Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed
pri komenco de nova solida kresko de la Asocio.

el Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 185


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.