Krizo EU, Pagano (Radikaluloj/ERA): Por savi Eŭropon necesas savi la eŭropanojn.

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

“Por savi Eŭropon necesas savi la eŭropanojn”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, koncerne la baton kaj replikon de Frattini-Trichet.
“Trichet kaj la nuna eŭropa gvidanta klaso ne estas bonaj eŭropaj patriotoj kaj ili ne laboras por la konstruado de Eŭropo kaj de la eŭropa popolo; ili ŝajnigas ne kompreni, ke, kiel Churchill diris, ‘La povo regi la lingvon de popolo proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni ĝiajn provincojn kaj ĝiajn teritoriojn aŭ ĝin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso’.
Hodiaŭ Eŭropo estas parto de la anglo-usona imperio de la menso pere de la kontrolo de la lingvo kaj ĉi tiu ekonomia krizo estas nur la lasta pruvo de malforta kontinento, submetita al la anglaj kaj usonaj interesoj. La krizo startis ekde la spekulado de la klasad-agentejoj kaj de la financaj kolosoj usonaj, kiel pruvas la dokumento, laŭ tiu, kiun raportis la Wall Street Journal, disvastigita fare de Goldman Sachs al la grandaj investintoj por ke ili spekulu kontraŭ la unika mono, dum la hispana registaro utiligis sian saman konsultadon”, aldonas Giorgio Pagano.
“Eŭropo, kiu atendas, en kiu oni atingas la absurdecon kaj la ridindecon de dokumento pri plurlingveco skribita nur en la angla lingvo, estas Eŭropo, kiu dependas de anglo-usone centrata modelo, kies fiasko estas pruvita de ĉi tiu sama ekonomia regreso.
Fine kompreninte tion, kiun Churchill diris, jam en 1943, la plej granda ekonomia dispozicio, kiun Eŭropo povas kaj devas fari, estas tranĉi tiun ĉi aĉan anglan lingvan imposton kiu turmentas Eŭropon kaj la eŭropan evoluon ekde pli ol ses dek jaroj, kiu sekurigas al britoj kaj usonanoj ‘profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn provincojn kaj iliajn teritoriojn aŭ ilin subpremi per ekspluatado’ kaj, antaŭ ol estos tro malfrue, deklari Esperanton eŭropa federacia lingvo. Mi povas nur imagi tion, kio okazus en la borsoj je tiaspeca anonco, kiu redonus la estonton al Eŭropo”, konkludas Pagano.

Romo, la 4an de septembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.