Knabino vojaghas por disvastigi Esperanton

Posted on in Ni parolas Esperante 16 vedi

Knabino vojaghas por disvastigi Esperanton
El "Nova sento in rete":
La aventuro komencighas – 23-jaraghulino Anneleen Nys en latin-Ameriko

La aventuro komencighas – 23-jaraghulino Anneleen Nys kadre de la projekto "Esperanto al Ameriko" vojaghos tra diversaj landoj de Centra- kaj Suda Ameriko por disvastigi Esperanton.
Je la 8a de julio, Anneleen Nys, 23-jaragha belga esperantistino, komencos inform-, preleg- kaj instruvojaghon tra diversaj landoj de Centra- kaj Sudameriko. Anneleen jhus finis la magistran gradon en komunikadsciencoj en la universitato de Barcelono. La tezo temis pri civitanaj radioj en Sudameriko. Esplorojn rilate al tiu temo shi faris en Ekvadoro.
Celo de la vojagho estas ankau kontakti izolulojn, kiuj nuntempe lernas Esperanton per la reto en Ameriko.
Komence shi vojaghos al Kubo por tie partopreni la ILEI-konferencon kaj la seminarion pri Interkultura Agado, la Universalan Kongreson en Havano kaj la junularan kongreson en Los Cocos.
Venonta itinero estos Meksiko, kie shi vizitos diversajn urbojn por helpi al la tiea movado. Poste lau la nuna plano shi vojaghos tra Gvatemalo, Salvadoro, Nikaragvo al Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio por disvastigi Esperanton en regionoj kie shi, ghis nun ne au preskau ne ekzistas.
Shi estas tre entuziasma kaj shi petas la helpon (moralan kaj financan) de la Esperanto-movado. Shi jam nun tre ghojas renkonti interesajn homojn el la tuta kontinento por informi ilin pri Esperanto, kunlaborante kun la lokaj Esperantistoj.
Shiajn aventurojn vi povos sekvi en la blogo http://annelunake.ipernity.com
Ni deziras al vi amuzan legadon!
La vojaghon organizis la amerika aktivulo Martin Schaeffer, membro de la Amerika Komisiono de UEA.
Por havi pliajn informojn kontaktu: stiftungmondo@gmail.com
Martin Schaeffer




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.