KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 8

Ghenevo, 28an majo 2004

KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 8

Enhavo:

– Salutoj kaj novajhoj
– Unua propono de projekto kaj diskutoj en la forumo

– Salutoj kaj novajhoj

Karaj Geamikoj,

La 3an majo 2004 la funkciuloj de la Itala Ministerio pri Klerigado
renkontighis kaj parolis ankaux pri KEILEU kaj pri nia eksperimentado. La
renkontigho estis je fermitaj portoj, do nek Michele Gazzola nek Giorgio
Pagano povis rekte partopreni al ghi. Tamen, la rezulto estas ege interesa
por ni: S-ro N. Rossi, chefo de la politika sekretarieco de la Ministro,
konfirmis al Giorgio Pagano la inklinon de la Ministerio subteni la
eksperimentadon.
La kondicho estas prezenti klaran projekton kaj trovi esperantistajn
instruistojn en deko da lernejoj de samnombraj Europaj landoj. Poste, la
Minsterio engaghighos sendi al chiuj italaj lernejoj cirkuleron per kiu ili
estos invititaj partopreni al la eksperimentado.

Do, bonaj novajhoj por KEILEU. Ni bezonas prepari klaran planon pri
eksperimentado kiu inkludas ankaux la formadon de instruistoj. Mi malfermis
novan chapitron en nia forumo kie vi estas invititaj sendi personajn
sugestojn, nomojn kaj adresojn de esperantistaj instruistoj aux de lernejoj
en Europo kie esperanto estas instruata:
http://lnx.internacialingvo.org/eo/modu … um&forum=5

Se vi preferas vi povas sendi vian mesaghon ankaux al la poshtadreso de
KEILEU- komitato@internacialingvo.org

Kompreneble, mi petos subtenon ankaux al ILEI.

Esperante ricevi el vi novajn kontribuojn al nia iniciato, mi kore salutas
vin

La Prezidanto de KEILEU, Michele Gazzola

– Unua propono de projekto kaj diskutoj en la forumo

Danke al la ampleksa laboro de prof. Bujdoso el la Universitato de
Budapeshto, unua skizo de projekto pri eksperimentado estas legebla che :

http://lnx.internacialingvo.org/eo/modu … pic=1497&0

aliaj komentoj kaj reagoj pri la enhavo de la eksperimentado haveblas che:

http://lnx.internacialingvo.org/eo/modu … ic=1493&11

KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Informilo de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene
de Europ-Unio.
Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato

1 Comments

E.R.A.
E.R.A.

Estimataj

Vide el Estonio:

1.

dankon por la Prezidantaj komunikoj, laste N 8, kiuj donas utilajn informojn

pri la Komitataj aktivecoj ktp. Mi uzas ilin agitade.

La nuna situacio de E-instruado en Estonio estas malfavora, regas monologe la angla. La estonto en EU dependas de aktivecoj far la sud-euxropaj landoj de Grekio gxis Portugalio.

2.

Financigo: Komitato devas fondi administran unuon, kiu okupigxu pri utiligo de fondusoj/fondajxoj de EU por la eksperimentado. Euxropa mono por la euxropa lingvo!

3.

MOTIVOJ por Esp estas en la Okcidenta Euxropo malgrandaj, cxar la vivo estas libera kaj bonstata.

En la Orienta Euxropo malantaux la fera kurteno gxis 1991 ni ege sukcesis

(ekzemple de Estonio), cxar havis MOTIVOJN pri libereco:

- kursoj por instruistoj, aperis lernolibroj kaj vortaroj;

- instruado en lernejoj, lingvaj konkursoj (olimpiadoj) kun speciala Esperanta

medalo, someraj renkontoj (50-100 personoj, en 1982-1991, specialaj koloraj

diplomoj), amatorartaj konkursoj "Kannel" kun E-diplomoj kaj -medaloj.

Eblas revivigi la aktivecojn, se ni okupigxu pri finacigo grandskala.

Helpe de la Estonaj fondusoj ni eldonis grandan vortaron Esperanta-Estonan de Raimund Haabvere je 816 pagxoj (2004), almanakojn "Cejano - Rukkilill" (2003 kaj 2004).

4.

Plano: Fondi meritan medalon "Akademiano Paul Ariste" okaze de la 100-jarigxo (03.02.2005) de la interlingvisto kaj fennougristo. Propono kun statuto pri fondado estas sendita al la urbo Tartu (Paul Ariste estis honora civitano) kaj la Tartua universitato (profesoris). Estos sendota al UEA (membris en la Honora Patrona Komitato).

Estimplene

Madis Linnamägi

Prezidanto de Tartua Esperanto-Societo (f 1914),

Uea-delegito por Tartu, Estonio

komitatano de KEILEU

You need or account to post comment.