KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 5

Ghenevo, 12an marto 2004

KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 5

————————————————————————-
Enhavo:- Salutoj kaj novajhoj
————————————————————————–

Salutoj kaj novajhoj

Karaj Geamikoj,
Unue mi volas esprimi mian solidarecon al la hispana popolo kaj al chiuj niaj hispanaj amikoj. Kio okazis hieraux estis tre grava atako kontraux paco kaj demokratio.

Nun, post tiu chi necesa premiso, vi komunikas al vi du gravajn novajhojn.

1. La venonta semajno s-ro Giorgio Pagano renkontighos la politikan sekretarion de la itala ministerio pri kelrigado, S-ro Nicola Rossi, kaj la direktoron pri internaciaj rilatoj de la ministerio s-ro Antonio Giunta la Spada. La Ministerio freshdate renovigis sian intereson pri la eksperimentado de la internacia lingvo en Euxropo. Dum ilia renkontigho, s-ro Pagano kaj la reprezentantoj de la ministerio diskutos pri kiuj estos la proceduroj por peti al la aliaj membroshtatoj partnerecon por la eksperimentado .
Pro tio, urghas ke KEILEU difinu sian proponon kaj programon pri la eksperimentado.

Mi invitas vin partopreni en la forumo kaj doni vian kontribuon che:
http://lnx.internacialingvo.org/eo/modu … um&forum=5

Dum la venonta semajno mi preparos resumon de la ghis nun proponitaj sugestoj.

2. Estas preta la germana traduko de la ministeria "Studo pri esperanto" kaj baldaux ghi haveblos rete. Pro tio, mi volas dankegi (en alfabeta ordo) prof-ron Hans-Dietrich Quednau kaj s-ron Harald Schicke por ilia laboro. Vershajne baldaux estos pretaj ankaux la pola kaj la slovenia versioj, sed mi esperas ke haveblos ankaux versioj en aliaj lingvoj. Vi povas trovi la ekzistantajn versiojn che http://www.internacialingvo.org/public/126_plena.htm

Esperante legi baldaux pri vi, mi kore salutas vin.
La prezidanto de KEILEU
Michele Gazzola
————————————————————————-
KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Informilo de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Europ-Unio.Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato




1 Comments

E.R.A.
E.R.A.

a versio de la Studo en la germana haveblas che<br />
<br />
<!-- m -->http://lnx.internacialingvo.org/eo/uplo ... _studo.pdf<!-- m --><br />
<br />
Michele Gazzola

You need or account to post comment.