KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 4

Ghenevo, 18an februaro 2004

KEILEU – Prezidantaj Komunikoj n. 4

————————————————————————-

Enhavo:
– Salutoj kaj novajhoj
————————————————————————-

– Salutoj kaj novajhoj

Karaj Geamikoj,

La lastaj semajnoj estis tre laborplenaj, char tute urghis kaj urghas subteni la agadon de ERA en la batalo kontraux la reformo de la itala lernejsistemo, laux kiu la angla estos deviga por chiuj de la unua jaro de la baza lernejo. Tiu chi estas kontraux la libereco elekti kiujn lingvojn oni volas studi.

La lingva temo estas do tre urgha kaj aktuala, kaj ankaux pro tio oni devas rapide dauxrigi en la agado de nia Komitato.
Mi invitas vin chiujn pli ofte viziti nian forumon, kaj kontribui al sia evoluo. Ni devas rapide decidi nian programon kaj denifi nian projekton. Mi proponis la unuan semajnon de marto kiel datlimo, do estas ankoraux tempo por pripensi, partopreni kaj kontribui, sed ne tro da.
Fine, mi esperas ke la tradukoj en aliajn ligvojn de la “Studo pri la internacia lingvo” estos baldaux pretaj.

Esperante legi baldaux pri viaj ideoj en la forumo, mi kore salutas vin.

La prezidanto de KEILEU

Michele Gazzola

————————————————————————-

KEILEU – Prezidantaj Komunikoj –
Informilo de la Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Europ-Unio.
Respondecas: Michele Gazzola, Prezidanto de la Komitato




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.