Kaptita Universo" vocxlegita

Posted on in ERA Novaĵoj 12 view

Kaptita Universo” vocxlegita


La disko estis intencita aperi antaux la IJK, sed tiam estis tro da aliaj
aferoj. Do, nur lastatempe, iom po iom inter aliaj aferoj, mi finfaris la
vocxlegadon de scienc-fikcia romano “Kaptita Universo”, verkita de Harry
Harrison kaj tradukita de mi. La sono estas registrita en la formato mp3 kaj
entute dauxras 7 horojn 41 minutojn.

Versxajne la disko estas la unua sonlibro en Esperanto. Almenaux mi neniam
auxdis pri io simila – sed nur pri apartaj rakontoj kaj instrua novelo
“Gerda malaperis”, kiu aperas parte de kelkaj retaj kursoj.

Supozeble la sonlibro povus esti utila por komencantoj, blinduloj kaj por
tiuj, kiuj volas “legi” okupigxante paralele pri aliaj aferoj. Konsiderante
la specifecon de mia parolmaniero, tre versxajne la registrajxo povas esti
sukcese uzata kiel endormigilo – kvankam mi klopodis ne legi tro
monotone.

La disko plene pretas, bedauxrinde sekva IJK en nia lando tre ne baldaux
okazos…

Andrej Grigorjevskij
Rete: andreo@esperanto.msx.ru

P.S. Dankon al REJM, kies sonaparataron mi uzis por la registrado.

el [esperanto-rus-info]


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.