Kampanjo pri IJK!

Posted on in ERA Novaĵoj 11 view


Kampanjo pri IJK!
—————–

Por eki sukcesan gazetaran kampanjon por la cxi-jara IJK en Rusio, ni tre
dankemus se vi pretus traduki nacilingven cxi-suban mallongan gazetaran
komunikon.

Ni sercxas kaj tradukanton kaj kontrolleganton. Bv. ne tuj ektraduki, sed
unue kontakti TEJO-oficejon (oficejo@tejo.org, oficejo @ tejo.org) kaj
atendu konfirmon por ke ne estu duoble farita laboro.

Tia gazetara kampanjo havis tre bonajn rezultojn okaze de la pasintjara
Universala Kongreso. Ni tre dankas vin se vi kunlaboras en tiu cxi projekto.

Amike ankaux nome de TEJO kaj LKK de IJK

Marko Naoki LINS
—————————————–
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
e-posto: marko.lins@lingvo.org



[KOMENCO, bonvolu resendi krudan – neformatigitan – tekston, bonvolu traduki
ankaux majusklajxojn nacilingven, sed lasi ilin majuskle]

VIAURBANO/VIAUNIVERSITANO partoprenos en Rusio Internacian Junularan
Kongreson

Gazetara Komuniko. TT/MM/JJJJ. ANTAUNOMO FAMILIONOMO el VIAURBO /
VIAUNIVERSITATO estas atendata cxi-somere en la rusa regiono de Vladimir,
apud urbo Kovrov. Tie okazos la tutmonda kongreso de Esperanto-gejunuloj de
la 10a gxis 17a de julio. Tie LIN/SXIN atendos abunda programo kun prelegoj,
koncertoj kaj multo plia, sed por FAMILINOMO plej gravas la kontaktoj kun la
aliaj partoprenantoj. “Ni venas de pli ol 30 multaj, diversaj landoj, sed
estas tre facile konatigxi. Ni ja cxiuj parolas Esperanton.”

Jam de [NOMBRO DA] jaroj, FAMILIONOMO estas entuziasma esperantisto.
“Esperanto estas parolata en cxirkaux 120 landoj,” diras FAMILIONOMO. “Gxi
ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devas
parkerigi. La vorttrezoro konsistas el vortoj, kiuj estas internacie
disvastigitaj kaj konataj.” Por FAMILIONOMO unuavice gravas la praktika
utilo de Esperanto. Ekzemple ekzistas 'Pasporta Servo' – listo de
Esperanto-parolantoj, kiuj gastigas aliajn Esperanto-geamikojn por senpaga
tranokto.” FAMILIONOMO intencas ANTAUX/POST la kongreso vojagxi tra Rusio.
“Multaj el ni gejunuloj uzos la oferton de 'Pasporta Servo' por travojagxi
la landon gxis Siberio.”

Esperanto dum la lastaj jaroj renkontis kreskantan intereson. Unu el la
kialoj estas la kreskantaj lingvaj problemoj lige kun la dominado de la
angla lingvo, sed antaux cxio la eblecoj, kiujn la lingvo ofertas. Dum la
117 jaroj, ekde kiam Esperanto estis lancxita, ekestis multfaceta
Esperantokulturo. “Ekzistas rok- kaj popmuziko en Esperanto, infanoj povas
legi bildstriojn kiel 'Asterikso' [rimarko], kaj ankaux
originala literaturo abundas en Esperanton. Okazas ankaux amaso da arangxoj
por Esperanto-parolantoj dum la tuta jaro.” certigas FAMILIONOMO.

Tiu cxi komuniko povas esti senpage represata ankaux kun redakciaj sxangxoj.

Pli da informoj pri la kongreso kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo:
http://www.tejo.org/ijk/,
http://www.tejo.org

Volonte vi povas ekkontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona
intervjuo: ANTAUNOMO FAMILIONOMO,
STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, RETADRESO

Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOSXTO,
http://HEJMPAGXO DE VIAASOCIO.
Aldonaj informoj pri Esperanto: RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO
[rimarko: kopiu adreson el:
www.lingvo.org/xx/3/250]

[FINO]


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.