Junaj esperantologoj prelegu en Vilniuso!

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Junaj esperantologoj prelegu en Vilniuso!

Estas fakto, ke jen kaj jen aperas junaj talentaj esperantistoj kun
universitata klero, ecx kun doktoreco, kiuj verkis interesajn
esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aux doktorigajn
disertaciojn aux intencas tion fari, kaj tamen restas relative nekonataj. La
bedauxrinde nesuficxa intereso en la movado por tia scienca agado ofte
sekvigas certan frustron au ecx malaperon de tiuj talentuloj. Sed ni bezonas
cxiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp., sed
ankaux aparte en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio. Ja restas
ankoraux multo por esplori pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj
kaj – aparte – pri Esperanto kun sia komunumo, por havi pli bonan science
bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

Pro tio la tradicia esperantologia konferenco, okazonta kadre de la UKo 2005
en Vilniuso, cxi-foje ne rilatigxos al iu konkreta temo, sed estu loko
aparte por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studo-finajn
disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aux aperontajn verkojn aux informu
pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj aux pri sciencorganizaj aspektoj de
ilia esperantologia agado.

Krom tio la konferenco diskutu, kion sxangxi, por ke junaj intelektuloj,
provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol gxis nun
motivitaj verki science pri Esperanto.

Estas planite eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu
auxspicias la konferencon, inter la altkvalitaj kontribuj elektos la plej
bonan por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo “Language problems &
Language Planning”. En kazo de neceso oni klopodos trovi eblecon finance
subvencii la partoprenon de tauxgaj kandidatoj.

Interesatoj sin anoncu cxe:

d-ro Detlev Blanke
Rete: dblanke.gil@snafu.de

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.