"Juna Amiko" kaj "Lernu" kunlabore

Posted on in ERA Novaĵoj 8 view


“Juna Amiko” kaj “Lernu” kunlabore
———————————-

La gazeto por komencantoj kaj lernejanoj, Juna Amiko, anoncas novan
mult-lingvan hejmpagon, kiu entenas artikoletojn el la revuo. La pagaro
gastas cxe la hejmpagxo de “Lernu”, komuna projekto de TEJO kaj ILEI, kiu
estas nur unu el pluraj pruvoj pri fortigata kunlaboro inter la junulara kaj
instruista organizoj.

Kelkaj el la prezentitaj tekstoj, kiel serio pri bestoj, aperis en Juna
amiko lastatempe, dum aliaj aperis antaux dudek jaroj – ili tamen restas
valoraj kaj gxueblaj. Aliaj eroj en la nova pagxaro ne aperis en la presita
revuo. La artikoloj aperas nur en Esperanto, sed per deko da du-lingvaj
elektronikaj vortaroj, legantoj povas akiri analizon kaj tradukojn de
nekonataj vortoj.
Klarigoj pri Juna amiko aperas en deko da lingvoj.

La hejmpagxaro Lernu enhavas plurajn kursojn, lernilojn, ekzercojn kaj
babilejon por vizitantoj. Por vidi la pagxaron de Juna Amiko, iru al
<­www.lernu.net> kaj vizitu la bibliotekon per la maldekstra indekso. La
pagxaro de Juna Amiko estas plukonstruata.

Pri la revuo mem, la dua el la kvar numeroj por 2004 estas ekspedita, abonoj
atingis 98% de la pasintjaraj sumoj; malfruaj abonoj por 2004 estas
plenumeblaj kaj bonvenaj.


Stefan MacGill
Administranto kaj varba prizorganto.
<­stefan.macgill@galamb.net>

————–

Eldonanto de Juna Amiko: ILEI <­www.ikso.net/ilei> Cxi tiu komuniko estas
disponebla elektronike cxe:
http://www.ikso.net/ilei/vikio/JA/Gazetaraj_Komunikoj




fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.