JOTI kaj Skolta Esperanto-Ligo

Posted on in ERA Novaĵoj 8 view

ret-info: JOTI kaj Skolta Esperanto-Ligo

TutMonda Skolta-Jxamboreo en Interreto (JOTI) estas internacia skolta
renkontigxo en la reto, kiu okazas cxiun jaron dum la tria semajnfino de
oktobro. Gxi estas oficiala evento de Monda Organizajxo de la Skolta Movado.
(Normale jxamboreo estas tutmonda skolta tendaro, kiu okazadas cxiun kvaran
jaron).
SEL partoprenas JOTI – ekde la jaro 1999.

Dum tiu semajnfino, miloj da geskoltoj el la tuta mondo renkontigxas, kaj
komunikigxas surbaze de la reto, uzante lokajn teknologiajn eblojn jen
ret-navigiloj, jen ret-posxto, jen babilejoj, jen mikrofonoj, jen
bildo-bitigiloj, jen ret-kameraoj.

JOTI ebligas al geskoltoj krei amikecon en aliaj landoj, kaj eltrovi iom pri
iliaj ordinara kaj skolta vivoj. Ofte, tiuj kontaktoj dauxras jarojn, kaj
estas la bazo por estontaj grupvojagxoj kaj projektoj.
La nura baro estas la lingvoj. Pro tio, ekde la jaro 2000, Skolta
Esperanto-Ligo vigle partoprenas, farante diversajn novajn amikadojn, kaj
diskonigante pri nia lingvo. Post plurjara instigo al la kunordiganto, ekde
la pasinta jaro, okaze de la aligxo Esperanto aperas kiel unu el la ebloj.
Cxijare gxi estas plene akceptita kiel unu el la oficialaj lingvoj.

Nia posxt-adreso dum la evento: esperanto@2004.joti.org

http://ttt.esperanto.org/skolta/joti
http://www.joti.org

diskut-listo de SEL: skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com


Roberto Resende
Rete: etaprinco@yahoo.com.br

el [Nova Sento]

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.