ITALIA +30, Pagano (ERA): Ne plu la kolonia unulingvismo, tuj la eŭropa lingva federismo.

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Ĉe la kunveno Italia +30, Peluffo parolis eĉ pri kvarlingvismo kiel kondiĉo por la eŭropa civitaneco, dume Polillo priplendis la italan malfruon, kaj de la suda Eŭropo ĝenerale, en la procezo de “lingva unuiĝo”, rilatante memkompreneble al la disvastigo de la angla unulingvismo. Ne estas tiel. La eŭropanoj de la Sudo estas la Rezistantoj al la angla lingva koloniigo, kaj ĝuste fare de ĉi tiu sudo devus komenci la kontraŭ-koloniado por la naskiĝo de iu vera eŭropa civitaneco.

Eŭropo devas havi la federacian lingvon kiu vivigu niajn lingvojn, kaj ne kolonian, kiel la anglan, kiu mortigas ilin senindulge. Sameestas bezonataj armeo kaj federacia polico.”

Tiele Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanta Radikala Asocio, komentas la intervenojn de Paolo Peluffo, subsekretario de la ĉefministro, kaj de Gianfranco Polillo, subsekretario de la Ekonomio kaj la Financoj dum la konferenco kiu finiĝis hieraŭ en Romo.

Interalie, Peluffo parolas pri doni kvaliton al la homa kapitalo, rilatante al la senmaskigita taktiko de la plurlingveco utila nur por altrudi la anglan. Oni ne komprenas kial nia polico devus submetiĝi al la lingvo de la anglaj “bobbies”, dum la “bobbies” ne lernas unu solan vorton de niaj aŭ aliaj eŭropaj lingvoj.

Anstataŭ oldevige lerni la anglan lingvon plus aliajn fremdajn lingvojn ankaŭ nur por esti civitanoj laŭ ĉiuj aspektoj, ni povus ŝpari 25 miliardojn da eŭroj per la Internacia Lingvo kiel ŝildo por la naciaj lingvoj, kaj lasi la libereconal tiu kiu deziras studi ĉiun alian lingvon. Male, ni estus feliĉaj veni en Straton de Priscilla por montri senpage al la polico ke ili lernus tiom da esperanto dum unu tago, kiom da angla lingvo ili lernas dum pluraj monatoj.

Ni povus tiamaniere vere investi pli da tempo kaj energioj en la formado de la homa kapitaloanstataŭ igi nian policon lingve subula de Scotland Yard”, konkludas Pagano.

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.