Invito Esperante diskuti en franca retejo

Posted on in Ni parolas Esperante 25 vedi

El la diskutgrupo “Ni parolas Esperante”

Karaj gesamideanoj,
francino (shi nomas sin “hloben” en tiuj paghoj) entuziasme pledis por Esperanto en franca politika retejo MoDem (mallongigo de Movado Demokratia, france: Mouvement Démocrat)
Hierau shi starigis demandojn en Esperanto kaj esperas, ke multegaj Esperantistoj reagos por montri al la anoj de tiu partio, ke Esperanto estas vivanta lingvo.
Tute ne necesas konsenti pri la politika programo de tiu partio, nek interveni en internaj francaj polikaj aferoj. Indas MONTRI, KE NI EKZISTAS kaj trovas LINGVAN DEMOKRATION GRAVEGA.

Bonvenigon kaj klarigojn de “hloben” en Esperanto vi trovos che
http://bayrou-modem.exprimetoi.net/from-the-rest-of-the-world-f46/bonvenon-al-cxiuj-esperantistoj-legu-cxi-tie-unue-t3538.htm
aŭ mallonge: http://tinyurl.com/4aprxn

La hierau starigitaj diskutpunktoj, al kiuj indas reagi, trovighas che:

http://bayrou-modem.exprimetoi.net/from-the-rest-of-the-world-f46/euxropo-traktato-de-lisbono-t3542.htm
au mallonge: http://tinyurl.com/426n2k

http://bayrou-modem.exprimetoi.net/from-the-rest-of-the-world-f46/islamo-kaj-euxropo-t3541.htm
au mallonge: http://tinyurl.com/3nwghu


http://bayrou-modem.exprimetoi.net/from-the-rest-of-the-world-f46/afganio-t3540.htm
au mallonge: http://tinyurl.com/3fy2co

Ni kore invitas vin alighi kaj vigle kundiskuti.

Antaudankas kaj amike salutas
Leo (“grizaleono” en tiu retejo)

[addsig]



0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.