Intervjuo kun profesoro Helmar Frank

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

ret-info: Intervjuo kun profesoro Helmar Frank

Strebante al euxropeca Euxropo kaj al internacia scienca komunikado

Intervjuo kun profesoro Helmar Frank, la Esperantisto de la Jaro 2004

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi igxis la Esperantisto de la
Jaro 2004?

HF: Por esti sincera: mi surprizigxis jam pro tio, ke mi antauxe ne estis
konsciigxinta pri la cxiujara elekto de “Esperantisto de la Jaro”. Krome, mi
mem ne estus elektinta min, cxar mi sentas min nur kiel tute sobra, kvankam
centprocente konvinkita, cxiutaga uzanto de la Internacia Lingvo de Doktoro
Esperanto — <­I>kaj<­/I> en mia profesia (faka) <­I>kaj<­/I> en mia privata
(familia) vivo. Ke la ver(d)aj Esperantistoj jam tion tiomgrade aprezas, tio
kompreneble forte gxojigis min.

LOdE: La internacia elektantaro vocxdonis por vi, cxar gxi alte taksis
vian laboron en AIS. Bonvolu iomete rakonti pri la Akademio.

HF: Patron de AIS mi konsideras la Euxropan Klubon, kiun mi kunfondis 1974,
kaj kiu proponis 1981 al la registaro de la Respubliko de San Marino la
fondon de “Internacia Libera Universitato” laboranta unuavice per la
Internacia Lingvo, kiu “suficxe maturigxis ankaux kiel scienca
interkomprenigxilo”, kaj kies “granda, progresema kaj nacie, politike, rase
kaj religie bone distribuita” parolantaro “meritas kaj bezonas kulturan
centron en libereca sxtato ekster la grandaj mondpolitikaj grupigxoj”, ni
argumentis. Decidante 19 maj 1983 la realigon de tiu ideo en la formo de
akademio (plivastiganta la laborkampon de la jam ekzistinta sanmarina
Instituto pri Kibernetiko), San Marino farigxis la “patrin”-lando de AIS.
Ekde 1990 nia akademio aktivas ankaux (kaj nun precipe) ekster San Marino,
unuavice en reformeuxropaj landoj. Sed gxi akiris membrojn ankaux en cxiuj
aliaj logxataj kontinentoj. Dokumentita historio kaj prezentado de la anaro
trovigxas en la triparta libro “AIS”, kiun mi redaktis 2000 kune kun nia
Senata Sekretario OProf. Dr.habil. Reinhard Fvssmeier.

LOdE: En kiuj landoj estas agnoskataj la diplomoj de AIS, kaj kion AIS
entreprenas por pligrandigi la nombron de tiuj landoj?

HF: Certan agnoskon flanke de la respondecaj ministroj kaj de sxtataj
universitatoj AIS akiris ekster San Marino sinsekve en Pollando, Rumanio,
Cxehxio, Slovakio, Ruslando kaj Bulgario. Tio ne nepre signifas
egalvalorecon de niaj kaj de sxtataj diplomoj kaze de kandidatigxo por
sxtataj postenoj. Tamen, la AIS-titoloj (bakalauxro, magistro, doktoro,
habilitdoktoro) estas publike porteblaj kaj utilaj, se oni aspiras
laborlokon almenaux en komerco, industrio aux kulturaj institucioj privataj.
Per pliampleksigado de nia enretigita dulingva kursaro kaj pluevoluigado de
studaddirektoj grandparte malcentre ofertataj, AIS klopodas plialtigi sian
reputacion kiel universitateca klerigejo ankaux en la pli konservativaj
okcidenteuxropaj sxtatoj. Helpos, ke nia studadregularo dekomence anticipis
la esencon de la nun aktualigxanta Bologna-principaro.

LOdE: Kio estas LEUKAIS kaj kiel gxi funkcios?

HF: La 29an de auxgusto 2004 okazis cxe la impona Euxropa Placo de la
slovaka-hungara landlimurbo Komarno la oficiala inauxguro de la nesxtata
“Libera Euxropia Universitato Kelemantia de AIS”. LEUKAIS estu gxemelo de
nia internacia fakultatdepartemento inauxgurita la 21-an de februaro 2003 en
la sxtata rumania universitato “Lucian Blaga” en Sibiu-Hermannstadt. Cxi tie
jam studas magistrigxcele unuaj studentoj en plejgrandparte tradicia
maniero, sed cxe docentoj de AIS instruantaj en la Internacia Lingvo.
Kvankam LEUKAIS disponas pri la sama docentaro kaj jam pri deko da
seminariejoj, ni antauxvidas grandparte malcentran studadon surbaze de la
interreta kursaro de AIS. Planita estas vigla intersxangxo de studentoj kaj
docentoj inter Sibiu kaj Komarno. Gxis la fino de 2007 LE UKAIS estas
gvidata de rektora triopo konsistanta el nobelpremiito OProf.
Reinhard Selten, prezidantino de AIS Slovakio OProf. Dr.habil. Eva Polakova
kaj mi mem.

LOdE: Kiom (mal)samas la nocioj Euxropa kaj Euxropia?

HF: La tradicia geografia nocio <­I>Euxropo<­/I> estas maladekvate difinita
kiel la okcidenta, gxis la urala montaro etendigxanta parto de la euxrazia
kontinento. <­I>Euxropio<­/I> estas la evoluanta konfederacio, kiun konstituas
la nuna Euxropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj sxtatoj, kiuj pli-malpli
frue kaj probable aligxos. <­I>Euxropio<­/I> do estas la politika mondregiono
inter la Nordamerika Komerca Unuigxo okcidente, la Komunumo de Sendependaj
Sxtatoj oriente kaj la Araba Mondregiono sude.

LOdE: Oni scias, ke vi, la Esperantisto de la Jaro, apartenas al neniu landa
aux internacia esperantista asocio. Kiun opinion vi havas pri la celoj
kaj pri la reala agado de la Esperanto-movado?

HF: Sen la Esperanto-movado ne eblintus starigi kaj ne eblontus pluevoluigi
nian Akademion. Mia alta aprezo de la agado de la organizitaj Esperantistoj
(cxu “finvenkistoj”, cxu “rauxmistoj”) ja montrigxas jam en la fakto, ke
ekde la Hamburga UK 1974 (kiam mi jxus estis eklerninta nian lingvon), do
dum nun 31 jaroj, mi nur en tri Universalaj Kongresoj <­I>ne<­/I> partoprenis.
Mi opinias, ke la sukceso de la esperantista aktiveco nur povas kreski, se
la Movadon cxirkauxas organizoj, kiuj <­I>praktike<­/I> same agas kiel gxi,
sen ankaux en la <­I>teorio<­/I> malakcepti ajnan alternativan neuxtralan
lingvon, kaj sen reliefigi la Internan Ideon de Esperanto. Tiaj organizoj
estas i.a. Euxropa Klubo kaj AIS. Iliaj membroj ja grandparte sed tute ne
senescepte aktivas ankaux en la Esperanto-movado. (Parenteze: al unu
esperantista asocio mi ja apartenas: mi akceptis jam 1984 la honoran
membrecon de la Rosaria Esperanto-Asocio en Argentinio.)

LOdE: Cxu AIS gxuas subtenon de UEA, de SAT, aux de la Esperanta Civito?

HF: Same kiel aro da landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj 1987 SAT subskribis
kun AIS interkonsenton pri reciproka apogo. Ekde Ivo Lapenna cxiuj
UEA-prezidantoj estis AISanoj. Grigoire Maertens ecx dejxoris plurajn jarojn
kiel nia trezoristo. Lee Chong-Yeong klopodas starigi orientazian
AIS-filion. Renato Corsetti partoprenas en nia instrulaboro kaj varbis en la
oficiala UEA-revuo <­I>Esperanto<­/I> por la celaro de AIS. Oficialaj rilatoj
al la Esperanta Civito gxis nun ne ekzistas.

LOdE: Kiel vi resumus la cxefcelojn de via nuna kaj estonta laboro?

HF: Miaj du (gxis nun malpopularaj) precipaj celoj, en kiujn mi investas
cxiun akiritan reputacion (inkluzive nun la proklamitecon kiel la
Esperantisto de la Jaro), estas la strebado al <­I>euxropeca Euxropo,<­/I> kiu
nek estas nura apendico de norda azio nek de norda ameriko, kaj la strebado
al <­I>internacia<­/I> scienca komunikado, en kiu cxiu pluflegadu sian
<­I>propran<­/I> nacian lingvon, sed en kiu la transpontigo de la lingvolimoj
ne okazas per <­I>fremda<­/I> nacia lingvo sed per <­I>internacia, <­/I>do<­I>
neuxtrala<­/I> lingvo.

LOdE: Cxiu lauxreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri
Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al nelogxata insulo?

HF: Unuavice mi kompreneble kunprenus la <­I>Plenan Ilustritan Vortaron.<­/I>
Por fake plulabori mi, due, kunportus la preskaux samampleksan, de Ana-Maria
Pinter 1999 cxe KAVA-PECH eldonitan 11-an volumon de la plurlingva tekstaro
<­I>Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko,<­/I> kiu enhavas i.a.
miajn tri gxis nun lastajn kaj ankoraux nepre pliperfektigendajn
instrulibrojn dulingvajn. Tiam min afliktus la neceso, preskaux komplete
rezigni pri mia kvin metrojn longa kolekto de aliaj libroj internacilingvaj.
Po r subteni meditadon pri la neceso de rezigno kaj nealkrocxigxo, mi
versxajne finfine elektus, trie, la maldikan, 2002 en Stockholm cxe Eldona
Societo Esperanto aperintan traktajxon de AISano Gunnar Gällmo:
<­I>Kelkaj Faktoj pri la Budhismo.<­/I>

gazetara komuniko de
La Ondo de Esperanto
el n-ro 2 (124) – 2005
http://www.esperanto.org/Ondo/

[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.