Internideista interpreto de la polemiko "finkvenkismo kontrau raumismo"

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Internideista interpreto de la polemiko “finkvenkismo kontraŭ raŭmismo”

En la artikolo tute havebla per la rekta ligilo ĉi-sube, esperantisto kaj raŭmistestro Giorgio Silfer provas ree malvalidigi la pozicion alie neŭtrigantan de aŭtoroj/subskribintoj de la Deklaro de Poznan (2003). Kaj, spite de lia aserto ke li respondas “persone kaj sen polemiko”, li je la fino ja trompetas la leganton per difinoj de kaj finvenkismo kaj de lia raŭmismo.

“Finvenkismo estas la kredo, ke en la internaciaj rilatoj ekzistas speco de tendenco, kvazaŭa leĝo, kiu kondukas de multlingvismo al unulingvismo.”

Tutunue, mi demandus: pri kia “finvenkismo” temas ĉi tiu aserto? Certe oni ne rajtas tiun atribui al meza esperantisto. Ĉar, nenia esperantisto komprenante kaj konsentante la internidean tendecon de tiu lingvo sincere kredas, esperas, aŭ eĉ sociopatologie sin iluzias ke ia ajn “fina venko” de la lingvo postulas nur unu lingvon por la tuta mondo (ĉu la esperanta, ĉu la angla, ĉu la klingona). S-ro Silfer, per sia argumento (helpita alie de tezo de Tazio Carlevaro) ŝajnas atribui ian imperiisman sintenon ŝovanisman al esperantistoj. Fidela interpreto de amaskuranta esperantismo tio ne estas.

Pli ekzakte, tendeco svaga je speco de finvenkismo restas larĝskala: ĉe la randoj de la skalo troviĝas la “fanatikoj” (la pura idealisto, kredanta solene je la fina venko dum tiu esperantumas ĉu private ĉu rondete — malmultege da ĉi tia speco, se iaj ajn eĉ ankoraŭ ekzistas — kaj ĉe la kontraŭa rando aktivas militema ekstremulo por-Esperanta (refoje, malmultege da ĉi tiaj, se eĉ iaj ajn ekzistas)); kaj en la mezo de la finvenkista supo movadume boletas esperantistoj aktivantaj ĉu hobie, ĉu profesie, partotempe kaj eĉ iuj plentempe. Apenaŭ iuj ajn ŝovinistoj/naciistoj inter tiuj.

La finvenkistoj pri kiuj aludas S-roj Silfer kaj Carlevaro temas pli ĝuste pri la trosenĝenaj ŝovinistoj kiel la Neil Kinnock-oj kaj multaj aliaj anglalingvanoj en la mondo, inter aliaj lingvoparolantoj. Ŝovinistoj lingvaj kaj kulturaj troviĝas ample ankaŭ alinacie. Mi tamen kredas ke tia ŝovinismo apenaŭ infektas la esperantistaron.

La sub specie religiosa-a argumento estas interesa, sed senrilata ĉar per ĝi oni imagas malprave ke esperantistaro pacience, ŝafe atendas ke iu instanco internacia adoptu nian lingvon laborcele pure laŭ siaj meritoj sen ia bezono por esperantistoj aktivi, movadumi tiucele. Historicista interpreto tia kaj ties sekva prognozo de la “kursoj kaj rekursoj” de historio estas danĝerplena metodo por ekspoziciigo de sociaj teorioj ĉar tio insistas sur nenia objektiva dialektiko. La interreta enciklopedio WIKIPEDIA historicismon difinas jene:

“Historicismo konatiĝas per tri diverĝaj sed larĝe ligitaj signifoj:

Karl Popper uzis la vorton [historicismo] … por signifi: “aliro al la sociaj sciencoj kiu supozas ke historia prognozo estas ilia cefcelo, kaj kiu supozas ke tiu celo atingeblas per malkovro de la “ritmojn” aŭ la “ŝablono”, la “leĝoj” aŭ la tendecoj kiu subkuŝas sub la evoluado de historio”.

Plej lastatempe, historicismon uzas post-modernistaj pensuloj por priskribi la nocion ke ekzistas nenia vero absoluta pri profundaj temoj filozofiaj kaj ke tiuj devas ekzisti [sensolvita] por ĉiam. Anstatataŭe, historicismo aertas ke ekzistas nur historio de filozofio aŭ pli vaste, historio intelektua, inkluzive la historio de scienco kaj teĥnologio. Tiu ĉi nocio nomiĝas foje Nova Historicismo.

Tiu ĉi pozicio historicisma asertas ke ekzistas nenia objektiva maniero por precizigi kiun el la konkurantaj teorioj sur iu temo estas prava. Science, filozofie aŭ ali-disĉipline, estas nur faktoj pri kiu kredis kion, kaj kiam tiu ja ĝin kredis. Historicistoj, do, akceptas la aforismon faman de Hegel “filozifio estas la historio de filozofio.”

Fine, la difinon [historicismo] uzas iuj fundamentalistaj kristanoj por aludi tiun manieron de exegezo biblia asertanta ke la Biblio kapablas rakonti pri aferoj estontaj, speciale la supozitaj “tempofino.” Oni trovas erojn de ĉiuj tri difinoj ĉi tiuj en la verkaro de G.W.F Hegel, unu el la plej influaj filozofoj eŭropaj el la dek-naŭa jarcento.”

Do, malgraŭ la historicista eraro interpretinte “finvenkismon” supre, la raŭmisma parto de la tezo de S-ro Silfer eble iom pli sukcesas, eĉ se “triba” la fina vizio daŭras. Por plene kompreni tiun vizion novgentiĝan, oni devas akcepti novan interpreton, novan logikon: ĉi tiu estas kvazaŭ pseŭdo-interna ideo. Ni ekzamenu proksime:

“Raŭmisto opinias ke Lingvo Internacia ne respondas al bezono de la homaro, sed al bezono de (la) homoj … esperant(ism)o per si mem ne povas ŝanĝi la destinon de la homaro, sed povas ŝanĝi la destinon de (la) homoj. Ĝi ne intervenas/os modife en la historion (espero de la finvenkistoj) sed rolas ĉe la individuoj (konstato de la raŭmistoj). La kunigo de tiuj individuaj destinoj formas komunan destinon.”

Jen la kvintezo de raŭmismo. Tiu nocio ne alie ĝenas, ĉar, miaopinie, nenion en ĝi kontraŭ la zamenhofa idealo oni vidas — nur la historicista mistrafo pri “espera” interveno restas. La kvintezo estas, je la fino, ia banala veraĵo; ĉar, Esperanto ja “estas” unuflanke, sed sen individuoj por ĝin uzi ĝi efektive “ne estas.” Ne temas pri maltaŭtologio. Simple, esperant(i)o sen esperantistoj estus kuriozaĵo socio-lingvistika. Sed la komunumo de esperantistoj individuaj jam ekzistas samkiel komunumo da esperantistoj havanta konscian destinon pere de la lingvo kaj ties elnaskita kulturo mem.

La plej grava disputeraĵo okazas en la lasta paragrafo de la artikolo:

“Laŭ raŭmismo, tiu komuna destino, fontanta el la konscio aparteni libervole al diaspora lingva minoritato, formas la esperantan identecon; kaj tia esperantisteco validas kaj valoras sendepende de la “fina venko.”

La komunumo da esperantistoj viziita pere de la raŭmisma kvintezo estas novgent-celata; tio estas ke la diasporano [devige?] forigu sian propran kulturon kaj identon kontraŭ nura esperantlingva kaj esperantkultura idento. Ĉi tiun nocion rezistus, mi opinias, plejmulto da esperantistoj ĉar ĝi simple estas kontraŭ kaj racieco kaj la aksa filozofio de nia Lingvo Internacia, tiu de la interna ideo.

“Tial indus lerni, disvolvi kaj disvastigi esperanton, eĉ se ĉiuj internaciaj organizoj uzus nur unu nacian laborlingvon, eĉ se la “monda lingvoproblemo” estus definitive solvita tute alimaniere ol aŭguras la finvenkistoj.” Esperant(i)o estas per si mem valoro en la mondo, sendepende de la (reduktiva) funkcio de nura helpa komunikilo. Jen la revolucia mesaĝo lanĉita en Raŭmo 1980 …”

La raŭmista celo do, naskigus de Esperantistaro pluan genton. Minimumigante la funkciumon de la lingvo krom ene de sia propra komunumo, raŭmismo forĵetas la internan spiriton internacian de la lingvo; efektive, se la Esperantistaro konsentus ĉi tian pli-diasporigan nocion, Esperantio turnus sian dorson al la mondo kaj insuliĝus favore al tribonocian aktivado. La laŭ-raŭmisma “reduktiva” naturo de nia lingvo abandonos la mondon por alie produktive servi en vakuo unulingva; tio estas komunumo AŬ malatentante la ceteran mondon pro interna utopioekzisto insulosimila kie umbilikspektado estas la ĉiutaga celo AŬ komunumo provante, per ia retrograda plano strategia, movadumi naci-komunume al la celon originan de la lingvo.

Kio estos do la sorto de la Esperant(i)o per aŭ unu aŭ la alia vizio tiuj?

rB2004 04 28

Kompreni la diferencon inter finvenkismo kaj raŭmismo fare de Giorgio Silfer Deklaro de Poznan

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.