Internacilingva universitato en la koro de Euxropo

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view


Internacilingva universitato en la koro de Euxropo
————————————————–

La unua de majo 2004 estis duobla festotago en Komárno cxe Danubo. Ne nur la
slovakia urbo norde de la rivero igxs parto de Euxropa Unio, sed ankaux la
hungaria urbo Komárom sude de Danubo, de kiu Komárno estis disigita per
landlimo de post la Unua Mondmilito.. Estas do kompreneble, ke la Komarnanoj
speciale festis la plivastigon de EU kaj ecx nomis placon en la urbocentro
Euxropa Korto kaj konstruigis cxirkaux gxi domojn en la stiloj de multaj
euxropaj landoj.

Fine de auxgusto estos plia okazo por festi en Komárno: Oni inauxguros
Liberan Euxropian Universitaton Kelemantia, privatan institucion, kiu
komence konsistos el kvar fakultatoj. La universitato aktive okupigxos pri
internacia kaj interkultura komunikado; gxiaj precipaj instrulingvoj estos
Esperanto kaj la germana. AIS San-Marino estos grava portanto de la nova
institucio, kaj la rektora triopo konsistos el la AIS-profesoroj Eva
Poláková, Helmar Frank kaj Reinhard Selten, nobelpremiulo pri ekonomiko.
Mallongige la nova institucio estos konata kiel LEUKAIS. Kelemantia,
pretere, estis la latina nomo de iama romia garnizono tiuloka.

Por festi la inauxguron okazos du Someraj Universitataj Semajnoj de la 25a
de auxgusto gxis la 8a de septembro 2004. En tiu tempo okazos kultura
programo, gvidataj ekskursoj al la regiono kaj la proksimaj euxropaj
cxefurboj, lingvokursoj kaj kerne la scienca programo de SUS 27, la cxi-jara
Sanmarineca Universitata Sesio de AIS. Laux la jamaj aligxoj SUS 27 estos
unu el la plej grandaj arangxoj de AIS gxis nun. Pro la ricxa kadra programo
gxi estos interesa ne nur por sciencistoj kaj scienca interesataj homoj. AIS
invitas cxeesti tiun eventon kaj konatigxi kun bela regiono en la koro de
Euxropo.
Pliaj informoj estas troveblaj en la retpagxoj de AIS
(www.ais-sanmarino.org/arangxoj/sus/sus27) aux riceveblaj de la
inform-ofico:

Reinhard Fössmeier,
Rahel-Straus-Weg 19, DE-81673 München, Germanio


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.