Internaciigo de universitatoj, Pagano (ERA): Dume en Francio ĝi estas en franca lingvo, sed ni faras ĝin en la angla lingvo.

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

Francio estas la kvara monda celpunkto por eksterlandaj studentoj. Uno el tri decidas resti: en 2011 eksterlandaj studentoj estis pli ol 280.000, 12% el ĉiuj francaj studentoj.

«Ĝi estas vera internaciigo de universitatoj – komentas Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto Radikala Asocio – dume Francio altiras multajn eksterlandajn studentojn proponanta universitatajn kursojn en sia lingvo, ni estas la ununuroj kiuj internaciigas en angla lingvo».

«Se eksterlanda studento elektas veni kaj studi en Italio, ni devas proponi al li nian studon kaj absolutan bonecon. La nuna klasa akademiano ne estas adekvata, ĉar ĝi utiligas la anglan lingvon. Sed niaj docentoj ne scipovasĝin kiel anglalingvanoj. Kiam nia lando ne plu proponos kursojn en la itala lingvo, la eksterlandaj studentoj ne havos kialon por veni en Italion. Per la angla oni povas studi aliloke, ekzemple en Britio, kie, danke al la angla lingvo, oni gajnas ĉiujare 368 miliardojn da eŭroj».

«Hieraŭ okazis kunveno ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj rilate al disvastigo de la italaj lingvo kaj kulturo eksterlande. Tiu ĉikunveno povas esti definita “sekreta”, ĉar neniu anoncis ĝin, eĉ ne la Ministerio. Tiu silento estas pruvo, ke en nia lando oni ne donas gravecon al la nia ligvo kaj kulturo, dum politikistoj kaj institucioj laboras, por ke la angla lingvo diskoniĝu» konkludas Pagano.

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.