Interesa konferenco en Olomouc, Cxehio

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

Interesa konferenco en Olomouc, Cxehio
————————————–

Universitato Palacky en Olomouc, Cxehio, organizis internacian konferencon
(23.-25. 04. 2004) sub dusenca titolo “English is not enough” (La angla ne
estas suficxa). La konferenco celis prezenti la anglan kiel “lingua
franca”-n de Euxropo, kiu termino estas uzata en lingvistiko por naciaj
lingvoj, kiuj en certa multlingva teritorio servas kiel komunaj internaciaj
komunikiloj, kvankam oni devas akcepti, ke tiu “lingua franca” estas alia
nivelo ol la literatura aux ecx cxiutaga lingvo de denaskuloj de la koncerna
lingvo.

Tamen, la dua senco pledas por instrui ne nur la lingvon, sed ankaux la
kulturon de gxiaj parolantoj, kio sxajnis al mi iom paradokse.

La konferencon partoprenis pluraj invititaj pintaj lingvistoj kaj pedagogoj
de eksterlande (AT, BG, GB, HU, SK), kiuj havis la cxefprelegojn dum la
plenarkunsidoj kaj kiuj gvidis la paneldikuton. Inter proks. 100 ceteraj
aligxintoj estis ankaux aliaj eksterlandanoj, ekz. de US, PL, sed plejparte
cxehxaj instruistoj de la angla. La cxefa celo de la konferenco estis krom
la intersxangxo de spertoj inter pedagogoj ankaux instigi cxehxajn
instruistojn de la angla pli efektive instrui la lingvojn, precipe la
anglan. Sed ne mankis ankaux la prelegoj emfazantaj la lingvan bunton de
Euxropo kaj pledantaj por la instruo ankaux de la ceteraj lingvoj krom la
angla (en Cxehio precipe la germana).

Dum la konferenco okazis granda ekspozicio de la eldonejo Oxford Press, en
kiu mi trovis krom multaj lernolibroj kaj aliaj helpiloj por instrui kaj
lerni la anglan ankaux la verkon de R. Phillipson pri angla lingva
imperiismo (eldonita 8 jarojn antaux lia inter esperantistoj konata verko
“English-Only Euxrope?”).

Aktive partoprenis ankaux 3 esperantistoj, bedauxrinde neniu de ili dum la
plenkunsido. Cxar la traktoj okazis en 7 paralelaj sekcioj, la publiko do
malabundis:

Usona instruisto de la hispana kaj eksprezidanto de ILEI Duncan Charters el
Usono en brila prelego por 11 auxskultantoj prezentis trajtojn de lingva
edukado en Usono, kie nun altigxas intereso pri la hispana kaj male cedas la
intereso pri la ceteraj lingvoj. Dum la prelego li kelkfoje (memkomprene
pozitive) menciis Esperanton.

Petro Balaz (SK) prezentigxis kiel reprezentanto de SKEJ (Slovakia
Esperanto-junularo) kaj li projekciis (por bedauxrinde nur 4 auxskultantoj)
tre bele faritan filmon pri Esperanto “Esperanto – lingua incognita”, post
kiu sekvis – malgraux malmultaj cxeestantoj – suficxe vigla kaj interesa
diskuto.

Petro Chrdle (CZ) en sia kontribuo prezentis al 11 cxeestantoj precipe
propedeuxtikan valoron de Esperanto por sekva lernado de etnaj lingvoj,
inkluzive la anglan.

Estas interese, ke en la reta prezento de resumoj
(http://www.instep.cz/eine/english/index.html) tiu de Chrdle enestis nur unu
tagon kaj sekve gxi estis forigita. Mi ne esploris, cxu pro iu hazardo aux
intence pro la montro de utileco de Esperanto, kiu ne tro kongruis kun la
celo de la konferenco. Tamen, pli gravas, ke gxi estis prezentita, do
espereble gxi ankaux aperos en la prelegkolekto.

Male, dum la kongreso oni permesis al Petro Balaz pendigi tie afisxojn pri
Esperanto, kiu efektive pendis tie dum la tuta konferenco.

Dum la panela diskuto estis afisxitaj cxiuj demandoj, kiujn dum la
konferenco la partoprenantoj metis en la difinitan skatolon. Sekve ili estis
diskutataj sub taktbastono de la cxefprelegantoj sidantaj frunte de la
publiko, sed bedauxrinde (aux felicxe – cxar ne estis tempo por profundaj
argumentoj) oni trasaltis tiujn por ni plej interesajn, kiel ekzemple:

– Se estas bezonata “lingua franca”, kial ne ekuzi Esperanton? (mi enketis
la ceterajn du esperantistojn, sed estis neniu de ni tri, kiu metis gxin
tien), aux

– Kial la denaskaj parolantoj de la angla ne lernas uzadi la anglan kiel
“lingua franca”? Tiukaze ja ili pli efike povus komuniki kun nedenaskaj
parolantoj.

Ambaux levitaj, tamen preterviditaj kaj do nediskutitaj demandoj do restas
pendantaj, eble por alia simila okazo.

Petro Chrdle
Rete: chrdle@kava-pech.cz


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.