Instruado, Radikaluloj Perduca kaj Pagano al Renzi: Tuj renkontiĝo por diskuti pri via novkolonia 86a ideo por Italio

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

Instruado, Radikaluloj Perduca kaj Pagano al Renzi: Tuj renkontiĝo por diskuti pri via novkolonia 86a ideo por Italio

[fimg=left]http://www.radicali.it/sites/default/files/images/matteo-renzi.150×150.jpg[/fimg]«Urĝas renkontiĝo kun la Urbestro de Florenco Matteo Renzi por paroli pri lia 86a ideo por Italio, kiu ŝajnas esti plua plifortigo de la lingva golpo de Gelmini kontraŭ Italio kaj lingva diverseco, favore al la anglaj denaskaj parolantoj». Ĉi tiu estas la komento de Senatano Perduca, florenca Radikalulo kaj elektita en la toskana balotdistrikto en la listo de PD (Demokrata Partio), malkovrante inter la “100 ideoj por Italio” de la Urbestro Renzi la numeron 86, kiu pasas tra la “malnova” kaj novkolonia propono Gelmini de la potencigita angla ekde la elementaj lernejoj, kontraŭ kiu la TAR (Regiona Administra Tribunalo) kaj la Konsilio de Ŝtato pravigis la instruistojn de aliaj fremdaj lingvoj kaj la Esperanto Radikala-n Asocio-n.

«En tia momento, dum kiu la tuta eŭropa strukturo estas je risko, de noviganto aŭ, kiel li preferas difini sin, rubiganto de la malnova politiko, ni atendis pli da kuraĝo kaj da novaj ideoj ankaŭ pri la temo de lingvaj politikoj» aldonis Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio. «La lingva monopolo, kiun oni volas daŭrigi sekurigi al la angla, estas iĝanta armilo de amasdetruado por la neangleparolantaj popoloj. La lingvomurdo de la itala, realigita fare de nia istruada sistemo (universitataj fakultatoj en angla lingvo, atesto de nivelo B2 en la angla por la instruistoj por instrui iun ajn studobjekton estas ekzemploj), kunlabore sekurigas la plenan realiĝon de la kolonia sonĝo de Churchill de 1943: “La povo regi la lingvon de popolo proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni ĝiajn provincojn kaj ĝiajn teritoriojn aŭ ĝin subpremi per ekspluatado”. Jen kial la punkto 86 estas neakceptebla, ĉar kontraŭ Italio kaj la itala, ĉar anstataŭ serĉi novajn kaj kontraŭmonopolajn solvojn ĝi pliigas la trompon de la tutmonda angla, kiun oni povas haltigi nur relanĉante nian lingvon kaj defendante la respektivajn identecojn, en kiuj fragmentiĝas la popolo de Eŭropo, per ĉies lingvo, Esperanto, en tiu senco rajto de la homaro», konkludis Pagano.

La peto de renkontiĝo kun Renzi sekvas post malmultaj tagoj la urĝan interpelacion prezentitan de Sen. Perduca al la Ministro Profumo por zorgi pri la neĉeesto de ekonomia strategio en la lingvaj politikoj de la EU kaj kompreni ĉu estas en la intencoj de la nova Ministro preni en konsideron kaj entrepreni studadojn pri la ekonomiaj efikoj de la lingva politiko ĝis nun alprenita de la EU kaj aktivigi en tiu senco la Eŭropan Konsilion.

Romo, la 2an de decembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.