Instruado, Perduca kaj Pagano (Radikaluloj) al Profumo: “Mankas ekonomia strategio en la lingvaj politikoj de la EU”

Posted on in ERA Novaĵoj 8 view

Instruado, Perduca kaj Pagano (Radikaluloj) al Profumo: “Mankas ekonomia strategio en la lingvaj politikoj de la EU”

Deklaro de Marco Perduca (Radikaluloj/PD) kaj Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA)

“Mankas ekonomia strategio en la lingvaj politikoj de la EU”. Tion asertas la senatano Marco Perduca, Radikalulo, kaj Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, koncerne la urĝan interpelacion prezentitan de Perduca al Ministro Profumo, kiu demandas lin ĉu li opinias necesa konduki studaĵon pri la ekonomiaj efikoj de la lingva politiko ĝis nun adoptita de EU kaj ĉu li intencas amendi en tiu senco la pridiskutotan dokumenton en la Eŭropa Konsilio pri lingvaj kompetentoj cele de la movebleco.

“En la konsilia sesio ‘Instruado, junularo, kulturo kaj sporto’ de la Eŭropa Unio, la 28an kaj 29an de novembro, Italio troviĝos en la situacio aprobi la ‘Konkludoj-n de la Konsilio pri la lingvaj kompetentoj cele de plej granda movebleco’; sed nekredeble ne rezultas oficialaj studaĵoj de EU pri la ekonomiaj sekvoj de la ĝis nun adoptita lingva politiko nek ĉu ĝi estas la plej taŭga por certigi la plej eblan moveblecon konforme al ‘la principo de merkata ekonomio aperta kaj laŭ libera konkurenco’”, klarigis Perduca.

“Ni estas antaŭ la konsterna dateno de eŭropa komunumo kreskinta sur antaŭkondicoj de ekonomia naturo, kiuj ne estas aplikataj koncerne al la lingvoj”, komentis Pagano. “En la debato pri la estonto de Eŭropo, neniam kiel hodiaŭ pridiskutata, oni daŭrigas preterlasi la lingvan datenon, kun la rezulto ke, ĉe manko de raciaj kaj kunpartigitaj strategioj, iuj landoj profitas de grandegaj avantaĝoj sur la aliaj. Ni esperas ke la Ministerio pri instruado akceptos plejeble baldaŭ la interpelacion: en la erao de la komunikado oni ne povas ne konsideri la lingvajn egalajn ŝancojn en la plena realiĝo de libera merkato.

Romo, la 23an de novembro 2011.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.