Instruado, operativa renkontiĝo Radikaluloj (ERA) – MIUR pri kontraŭdiskriminantaj lingvaj politikoj de itala lingvo kaj lingva demokratio en Eŭropo.

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Instruado, operativa renkontiĝo Radikaluloj (ERA) – MIUR pri kontraŭdiskriminantaj lingvaj politikoj de itala lingvo kaj lingva demokratio en Eŭropo

Je la 11.45 matene fermiĝis hodiaŭ la operativa renkontiĝo inter Sekretario de Esperanto Radikala Asocio (ERA) Giorgio Pagano, Vicministro Giuseppe Pizza kaj Ĝenerala Direktoro pri la Internaciaj Aferoj de la MIUR Marcello Limina pri la defendo kaj la relanĉo de la itala lingvo kaj la subteno de la lingva demokratio en Italio kaj en Eŭropa Unio, post la jam okazinta renkontiĝo en aprilo kun radikala senatano Marco Perduca.

ERA donis al MIUR ekzempleron de la libro de François Grin pri la kostoj de la lingva politiko en EU, aldonante la favoran raporton pri la eksperimentado de la Internacia Lingvo (nomata Esperanto) eldonita fare de Ministerio pri Instruado en 1995. Koncerne ĉi tiun temon, la Sekretario de la ERA petis al MIUR remalfermi la pripenson pri la Internacia Lingvo kaj startigi pilotprojekton de eŭropa kaj transnacia eksperimentado de Esperanto.

Vicministro Pizza kaj Ĝenerala Direktoro Limina akordiĝis krome pri la malegaleca situacio, en kiu la itala lingvo troviĝas en la Eŭrop-Unia kunteksto, aparte pro la premo favore al trilingvismo kaj la ĉiam pli ofta uzado de la nura brita lingvo. Do naskiĝis la hipotezo de kunveno, kiu analizu la pure ekonomiajn karakterizojn de la lingva malegaleco kaj ilustru, laŭ la lingva politikoj, kiun oni alprenas, kiuj, sur kiuj frontoj kaj kiom da estas la uloj, kiuj eltiras pli aŭ malpli grandajn profitojn dum la tempo.

Romo, la 29an de julio 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.