Instituto Zamenhof en Togolando

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

Instituto Zamenhof en Togolando

Nova Instituto aperis en Esperantujo: lernejo mezgrada kaj elementgrada en
Togolando. Gxi estas konstruita en 2003-2004 kaj ekde septembro 2004 gxin
vizitadas pli ol 200 lernantoj. Ili lernas la normalan instruprogramon de
Togolando kaj krome Esperanton. Kompreneble ili poste volos uzi la lingvon
en internaciaj kontaktoj, do la tutmonda esperantistaro povas baldaux
bonvenigi multajn novajn togolandajn esperantistojn kiuj sercxos kontaktojn
tutmonde.

Certe iuj demandos: kiel la togolandaj esperantistoj sukcesis atingi tiun
sukceson? De kie ili prenis la monon?
La respondon povas doni Hans Bakker kiu laux peto de Gbeglo Koffi komencis
kolekti monon cxe nederlandaj ne-esperantistoj por tiu cxi projekto.
Lernejoj, fondajxoj, entreprenoj kontribuis por “Lernejo en Togolando” ecx
ne sciante ke temas pri iniciato de esperantistoj.
La esperantistaro, kiu kutimas ricevi alvokojn por finance subteni dekojn da
fondajxoj, cxi-foje ne estis gxenata pro tiu cxi kampanjo. Tamen iuj
kontribuis memvole – cxu unuopuloj, cxu asocioj. Meritas honoran mencion la
nederlanda Esperanto-Asocio, kiu estis en la jaro 2000 la unua “sponsoro”
kaj tiel metis la fundamenton de la kampanjo. Pli nuntempe: honoran mencion
meritas la grupo Sunkompanio en Francujo, kiu ecx fondis francan helpasocion
“Une école au Togo”.

La nova lernejo estas mastrumata de Asocio Tietti (mallonge: TIETo),
togolanda asocio de instruistoj kunlaboranta kun landa asocio UTE. La kerna
aktivulo tie estas Gbeglo Koffi, kiu nun krom sia profesia laboro kiel
mezgrada instruisto pri matematiko, dum siaj “liberaj horoj” ankaux gvidas
la Afrikan Oficejon de UEA, la novan lernejon “Instituto Zamenhof” kaj
plenumas mil aliajn taskojn.

Kuragxon ni cxiuj deziras al niaj togolandaj amikoj.

Hans Bakker

Gbeglo Koffi, B.P. 13169, Lome, Togolando Tel : (228) 227 21 17
(228) 227 51 64
Posxtelefono 228) 928 16 26
E-posxto : esp.togo@cafe.tg
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.