Informoj pri Pola Radio en Esperanto

Posted on in Ni parolas Esperante 7 vedi


Mi ricevis chi retleteron:
Estimata kaj Kara,
Ni tre kore dankas pro viaj solidarecaj vortoj, kiuj tiom gravis por ke la esperantlingva informparolo en la Pola Radio ne malaperu. Detalajn sciigojn pri la novformula E-programo de Pola Radio vi aŭdos en niaj lastaj ĉi-jaraj E-elsendoj. Vi trovos ilin ankaŭ laŭ la adreso: http://www.radio.com.pl/polonia/ alklakante „Listen Live” ĉe la nomo ESPERANTO.
Dankante pro la subteno donita al niaj ĝisnunaj E-elsendoj kaj kalkulante je via subteno por tiuj kiuj sekvos, ni kunsendas en nia nomo kaj tiu de niaj ĝisnunaj gekolegoj dezirojn de ĝojplenaj jarfinaj festoj kaj de la esperoplena, prospera 2007-a jaro.
Ĉion la plej bonan!
Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska
E-Redakcio de PR

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 21 Dic 2006 – 01:00 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.