HLPF on sustainable development. Peto de parola interveno.

Posted on in ERA ĉe UNO 7 view

HIGH-LEVEL POLITICAL FORUM ON SUSTAINABLE DEVELOPMENT
Peto de parola interveno

Klarigu kiel via rilato estas en linio kun la temoj de la Forumo pri la Daŭrigebla Evoluo.
Internacia komunikado , speciale kiam oni parolas pri protekto kaj progreso de la popoloj, ne povas lasi spacon al miskomprenoj.
En la celoj de la jarmilo, esenca por daŭrigebla evoluo, precipe en ĝia socia komponanto, tiu estas en rilato kun sekureco, sano, eduko, demokratio, partopreno, justeco, la lingvo problemo, la lingva justeco , estas ege grava.
La progresoj al la Evoluaj Celoj de la Jarmilo (ECJ) ne estas antaŭenirantaj en justa maniero. Multaj el la komunumoj kun malaltaj enspezoj, en kiuj estas bezonataj solvoj pli rapidaj kaj pli efikaj , vivas en lingve kompleksaj situacioj. Elekti la lingvon pli bone lokitan por rilati kun tiuj marĝenitaj komunumoj se ne eblas uzi ilian lingvon, estas la ŝlosilo por atingi la ECJ-ojn restantajn. En la plej defiaj kuntekstoj por la ECJ, multaj homoj parolas malsamajn lingvojn.
Oni ne povas pensi antaŭenigi celojn de granda trafo por la homa speco sen unue krei la premison, la objektivon 0, la unuan rajton, tiun fundamentan, tiun de kompreni kaj esti komprenata, de komuniki trans la reciprokaj etnoj. Ĉar la lingvo gravas en ĉiuj evoluigaj celoj de la jarmilo. Do por certigi dialektikan komprenon, komunikadon, pliboniĝon de vivstilo, garantion de postvivado, necesas provizi, al ĉiuj, kaj garantii al ĉiuj la kapablon kompreni; doni al la homaro la rajton je kono estas fundamenta rajto je lingvo. Lingvo por la mondo, demokrata, super-partes (super la partioj), sen mastroj nek sklavoj, precipe sen peli popolon jam luktantan en malfacilaĵoj, pro mediaj, sociaj , sanitaraj  situacioj, lerni la lingvon de tiuj kiuj iras tien por helpi al ili.
La lingvo koncerna ekzistas kaj aĝas entute 128 jarojn, multe pli ol multaj etnaj lingvoj en la mondo, la lingvo de la homa specio estas la Internacia Lingvo, pli bone konata kiel “Esperanto”, iniciatita en 1887 de la pola hebreo Ludoviko Zamenhof .
La celo de Esperanto estas antaŭenigi dialogon inter malsamaj popoloj klopodante krei komprenon kaj pacon inter ili pere de dua simpla sed esprimriĉa lingvo, kiu apartenas al la homa specio kaj ne al unu sola popolo.
Tiamaniere, unufoje atinginte la kapablon de la popolo de la mondo komuniki – celo atingebla de la sama mondo en nur 10 jaroj – kun neniu kiu pli malpli konscie klopodas humiligadi la aliajn, sed donante efektivan puŝon konsideri sin gefiloj kaj gefratoj de la mondo, daŭrigebla evoluo jam estas inter ni ĉiuj, ĉiuj kunigitaj en komuna destino kiel specio homa.

Klarigu detale vian rilaton.
La lingvo gravas ĉiam, en la problemoj de la mondo. La 8 Evoluaj Celoj de la Jarmilo estas, sen iu escepto, limigo en ilia atingo pro la malfacileco de kompreno kaj komunikado, kaj ĉefe, pro manko de komuna transponta justa lingvo kiu ne distingu inter la savanto kaj la savito. Ĉiam okazis, kaj ĝis vi ne ĉesigos tiun ĉi kutimon, okazos ĉiam ke la savanto sentas sin rajtigita altrudi sian lingvon al la savito . Kaj tiu estas grava limigo, precipe por popoloj kiuj apenaŭ atingas la bazajn nivelojn de ekzistado.
En detalo, jen kiel la malsamaj lingvoj kreas barojn en la atingo de la ECJ:
1 kaj 7. Forigante malriĉecon kaj malsaton kaj certigi daŭrigeblan evoluon. La identecoj de la popoloj estas reprezentitaj per ilia propra lingvo, kulturo kaj medio, kaj la perdo de unu el tiuj faktoroj estas ofte akompanata de grandaj homaj kaj sociaj kostoj. Ekzemple, en rilato kun la objektivo 7, kiu estas certigi daŭrigeblan evoluon, multaj ne-regantaj lingvokomunumoj sin konfidas por siaj terkulturaj necesoj, al la kultiva sezono, kaj tio ĉi, en la okazo de perfortaj veteroŝanĝoj, kaŭzas malsaton kaj malriĉecon . La foresto de informoj en la ne-dominanta lingvo implicas, ke tiuj komunumoj estas ekskluditaj de registaroj servoj kaj evoluaj intervenoj. Lingvo justa kiel Esperanto permesus al ne-reganta etno-lingva komunumo esti aktiva parto por atingi ĝeneralan bonfarton, ilian plenan respondecigon sen iu ajn subalterneco.
2. Atingi universalan primaran edukon: tiu ĉi celo, precipe en emerĝaj landoj, estus tute solvita se instruistoj, anstataŭ devigi la lernadon de ajna etna nefacila lingvo, ĉar ne sia, instruus Esperanton – kiel la propra . Ankaŭ en terminoj de Lingva Orientigo: fakte la strukturo de Esperanto estas simpla kaj sen esceptoj, faciligante al la gejunuloj la lernadon de pliaj etnaj lingvoj, tamen subtenante la valoron de sia gepatra lingvo.
Krome, la preparado de instruistoj estas senkosta kaj ne surprize la plej granda parto de docentoj de Esperanto estas memlernantoj kaj same kiel por la patrina lingvo de ĉiuj, ne necesas iri eksterlanden por lerni ĝin.
3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj la enpovigon de virinoj: havigi la alfabetigon de la virinoj, kiu estas malpermesita  eĉ hodiaŭ tre ofte en emerĝaj landoj, kaj havigi al ili apogon kaj informon en lingvo kiun ili komprenas, helpas plibonigi ilian ekonomian situacion kaj modon, en kiu ili edukas siajn gefilojn.
Alfabetigo en Esperanto bezonus tre mallongan tempon, ekzemple por atingi la kapablecon de saman egala kvalito en la angla oni bezonas 12.000 horoj da studo, dum en esperanto estas sufiĉaj 500. Krome, la instruado de Esperanto ne trovus iun ajn ideologian opozicion fare de iu ajn Ŝtato, ĉar ĝia origino ne povus esti konsiderata fremda kaj / aŭ fagocita de la propra.
4 kaj 5. Redukti la infanmortecon kaj plibonigi la sanon de la patrinoj. La ne- regantaj etno-lingvaj komunumoj renkontas en la lingvo baron al aliro al sanservoj. Povus esti savataj vivoj, se virinoj komprenus pli bone la informojn pri nutrado, mamnutrado kaj kiel antaŭvidi kaj manipuli infektojn. Pro tio helpa lingvo de interŝanĝo inter savanto kaj savota estas pli necesa ol neniam.
6. Batali kontraŭ HIV kaj aidoso, la malario kaj aliaj malsanoj: la marko asociita al malsanoj kiel HIV kaj aidoso igas la modon, per kiu ni komunikas, aparte grava. Kie popoloj ne ricevas esencajn informojn kompreneblajn, en kulture sentiva maniero kaj fare de personoj je kiuj ili fidas, ili fariĝas vundeblaj de tiuj malsanoj.
8. Promocii tutmondajn partnerecojn por la evoluo : konstrui tutmondajn partnerecojn postulus klaran kaj justan komunikadon. Devigi homojn komuniki en fremda lingvo estas malfacile, limigas ilian kapablon partopreni en tiuj ĉi retoj . La ICT en transponta lingvo tiel simpla kiel Esperanto ebligas la partoprenon kaj la plirapidigan evoluon en ĉiuj ECJ, havigante la interŝanĝon de scio ne alie havebla, kaj justecon inter homoj apartenantaj al komunumoj emerĝintaj kaj emerĝantaj.

Pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj, la adopto de Esperanto kiel lingvo promocia de monda justa lingva estus venkanta elekto. Ĝi donas al ĉiuj la eblecon komuniki sen ajna subordigo kaj sen elmeti al risko sian propran denaskan lingvon kaj sian kulturan identecon, renkontiĝante simple kiel homa specio .

Kion devus la ECOSOC fari por plibonigi siajn penadojn en la atingo de la ECJ ?
La adopto de Esperanto kiel lingvo de internacia komunikado povus okazi en la unua loko pere de UNO kaj de ĝiaj filioj, tra iniciatoj unue ankaŭ nur simbola kaj poste laŭgrade enmetante ĝin kiel la lingvo de prezentado de dokumentoj fare de organizoj, kaj tiam kuraĝigante ĝian studadon kaj uzadon en la Universitatoj de la Unuiĝintaj Nacioj Universitato tiel kiel fare de la funkciuloj kaj strukturoj kiujn uzas la samaj Unuiĝintaj Nacioj, precipe tiuj kiuj ĉefe mastrumantaj en lokoj kie la bezono de kresko kaj evoluo estas pli urĝa.
Ni estas konvinkitaj, ĉiukaze, ke sufiĉus la anonco, ke la Unuiĝintaj Nacioj adoptas kaj proklamas la komunan lingvon de la homa specio, la lingvon de la Unuiĝintaj Nacioj, por ke la tuta mondo alproksimiĝu al UNO apogante ĝian realigon en ĉiu Lando .




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.