Helpopeto

Posted on in ERA Novaĵoj 10 view


Helpopeto

BUGA-2005 (Federacia-gxardena-eksposicio) en Munkeno de majo gxis septembro
2005

BUGA okazos sur iama industria tereno (iama flughaveno Riem) en la orienta
parto de Munkeno, kun slogano: “Sxangxo de Perspektivoj”

Organizantoj de tiu arangxo de si mem demandis la Esperanto-Klubon Munkeno
pri kontribuo por unu tuta tago. Dum la lasta kuna diskutado la planoj estis
iomete precezigitaj. En augusto 2005 (eble post la 10.08.) ni havos la
eblecon prezenti Esperanton en la serio «Kulturo sen limo». Ni povos
prezenti inter 9:00 kaj 16:00 sur malferma podesto diversajxojn: rakontojn,
fabelojn, skecxojn, kantojn, teatretajxojn ktp. La prezentajxojn ne devus
esti tro longaj, ne plu ol 20 minutoj, cxar la spektantoj nur pasante
rigardos kaj auxskultos. Ili eble sidigxos nur por iomete ripozi kaj nevole
estos renkontontaj Esperanton. Ni povos eble dufoje prezenti kelkajn aferojn
dum la tago.

Ni en Munkeno pensas, ke esperantistoj devas kapti tiun sxancon prezenti
Esperanton publike. La organizantoj plenumas la varbadon kaj la tutan
programon de tiu serio. Ni nur devos oferti la artistojn kun iliaj
programkontribuoj.

Bedauxrinde la munkena klubo ne estas tiel forta por solvi tiun taskon sole,
ni bezonos helpon de cxiu kapablulo (ne nur el Germanio), kiu povas kaj
volas ion kontribui aux konas iun personon aux grupeton. Finance la
kontribuantoj nur ricevos malgrandan sumon por la urba veturado kaj la
mangxado. Sed tiun problemon ni eble solvos kun GEA.

Gxis auxgusto ni devos prezenti gxeneralan planon kaj ni devas konvinki la
organizantojn de la suficxe bona kvalito de la programpartoj. Ili ne volas
ion riski.

Mi petas vin, transdonu tiun cxi leteron al viaj konatoj. Eble ili estos
pretaj por iu kontribuajxo.

Bonvolu respondi al: buga2005@munkeno.de

Kun salutoj

Karl Breuninger
Estrarano de la Esperanto-Klubo Munkeno e.a.
<­karlik@karlist.net>




fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.