Helpanto sercxata por korektado de la Enciklopedio de Esperanto

Posted on in ERA Novaĵoj 10 view

Helpanto sercxata por korektado de la Enciklopedio de Esperanto

Miroslav Malovec enkomputiligis la tutan Enciklopedion de Esperanto 1933-34.
Temis pri grandega laboro. Nun estas bezonata homo kun komputilo kaj
libroforma Enciklopedio de Esperanto, suficxe bone vidanta kaj ege pacienca
por kapabli kompari ambaux tekstojn. Plej multaj eraroj estas cxe propraj
nomoj kaj numeraloj, kaj cxefe cxe supersignoj.

Plie: en la originala libro mem estas preseraroj. Ekzemple generalo Sebert
lie perdis supersignon (Sebert), kvankam en aliaj artikoloj, kie estas
mencioj pri li, supersigno estas. Tokio estas en la libro presita per dek
manieroj (Tokio, Tokyo, Tokio-ken, To^kyo, Toky^o, To^ky^o ktp.)

La reta versio de la Enciklopedio de Esperanto estas konsultebla cxe Scienca
kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB cxe: http://www.eventoj.hu/steb/ en
la fako “Gxeneralaj sciencoj”.

Se vi povas helpi, bonvolu kontakti:

Miroslav Malovec
Rete: malovec.starto@clavis.cz

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.