Haltis la malkresko de la membronombro de UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

ret-info: Haltis la malkresko de la membronombro de UEA

Haltis la malkresko de la membronombro de UEA


La konstanta falo en la membronombro kiun UEA spertas de multaj jaroj sxajne
haltis. Tamen la kvanto de individuaj membroj ankaux en cxi tiu jaro ne
atingos la simbolan nombron 6.000, kiun la asocio cxiam superis post la jaro
1953 kaj gxis 2002. En la sukcesa jaro 1991 la kvanto de individuaj membroj
ecx superis 8.000. La 12-an de novembro UEA havis nur 5.697 individuajn
membrojn, sed en gazetara komuniko la asocio raportas pri “forta kresko”.
“La membraro de UEA forte kreskas” estis la titolo de gazetara komuniko,
dissendita en la fino de auxgusto. Tiam UEA havis 5.615 individuajn
membrojn, kaj dum la sekvaj monatoj aldonigxis ankoraux kelkdek. Meze de
novembro 2004 UEA havis proksimume 130 individuajn membrojn pli ol meze de
novembro 2003.
Kresko, jes, je proksimume 2,3 procentoj.

Tamen la “forta kresko” supozeble aludis al la kvanto de aligitaj membroj,
kiuj cxi-jare estos klare pli multaj ol en 2003. En 2003 estis 11.264 tiaj
membroj, kaj cxi-jare gxis nun estas jam pli ol 12.000 aligitaj membroj,
kvankam ne cxiuj asocioj ankoraux pagis siajn kotizojn.

Por la financoj de UEA la aligitaj membroj tamen havas malmultan signifon,
cxar aligita membro pagas nur du procentojn de la kotizo de individua
membro.
Tiel 12.000 aligitaj membroj finance egalas al 240 individuaj membroj –
tamen kun la diferenco, ke al la aligitaj membroj ne necesas sendi la revuon
nek la Jarlibron.

La gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, supozas ke gxis la fino de la
jaro la nombro de individuaj membroj estos proksimume 5.800.

– Komence de novembro la CO dissendis leteron al la pasintjaraj membroj,
kiuj ankoraux ne pagis la kotizon por tiu cxi jaro. Gxi estis sendita
ankaux al la Membroj-Abonantoj en 2002, kiuj ne remembrigxis poste. Entute
temis pri 850. Parto el ili certe ankoraux kotizos por 2004, kvankam
unuavice oni celis revarbi ilin por 2005.

La simbolan limon de 6.000 individuaj membroj Osmo Buller esperas denove
superi en la venonta jaro.

– Se oni pensas ekzemple nur pri tiuj, kiuj ankoraux en 2003 membris en UEA,
la potencialo por atingi tiun celon ja estas abunda, komentas Osmo Buller.

Unuafoje post 1997 denove plimultigxas la junaj individuaj membroj de UEA,
alivorte TEJO-anoj. Dum ses jaroj TEJO sxrumpadis, kaj en 2003 la junulara
sekcio de UEA havis nur 399 individuajn membrojn. Cxi-jare TEJO pasis la
limon de 400 individuaj membroj jam somere. Fine de auxgusto TEJO havis 419
individuajn membrojn.

En sia gazetara komuniko UEA konstatas, ke temas “ne pri hazarda fenomeno,
sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio”.

Ankaux respondante al la demandoj de Libera Folio, Omo Buller sonas
optimisma.

– Estas eble, ke la totala membronombro de UEA cxi-jare kreskos per tuta
milo, li konstatas.

Tamen, kompare kun ciferoj de antaux kelkaj jaroj, la kvanto de individuaj
membroj restas tre malalta. En la jubilea jaro 1987 la nombro de individuaj
membroj estis 7.291, kaj la suma kvanto de membroj en la sama jaro estis
43.642. Poste, en la jaro 1991, la nombro de individuaj membroj atingis
8.071, kvankam samtempe la kvanto de aligitaj membroj malaltigxis. En
januaro
1992 la revuo de UEA ecx aperis kun la kovrila frapfrazo: ” 'Super la oka
milo – kie la tegmento?

La malkresko en la kvanto de aligitaj membroj dum la lasta jardeko kaj duono
estas frapa, de pli ol 36.000 en 1987 al 12.000 en 2004. Tamen, tiu
malkresko grandparte sxuldigxas al la sociaj sxangxoj en orienta Euxropo,
kaj estas kredeble, ke parto el tiuj aligitaj membroj neniam estis
esperantistoj.

Tute sendepende de tio, cxu UEA dum la venonta jaro kreskos je du aux ducent
procentoj, gxi tamen restos mikroskope malgranda kompare kun multaj aliaj
internaciaj civitanaj organizajxoj. Ekzemple Amnestio Internacia havas 1,8
milionojn da membroj en la mondo, kaj preskaux 60.000 nur en Svedio.

Aliflanke, inter la internaciaj esperantistaj organizajxoj UEA estas la
senkompare plej granda. La plej proksima konkuranto, Sennacieca Asocio
Tutmonda (SAT), havas malpli ol 900 membrojn, kaj el tiuj preskaux triono
estas francoj. Inter la internaciaj Esperanto-organizajxoj UEA estas escepta
ankaux cxar gxi malferme publikigas sian membrostatistikon.

el [libera-folio]
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.