Granda reafirmo de la lingva demokratio ĉe la 39a Kongreso de la Radikala Partio

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Granda reafirmo de la lingva demokratio ĉe la 39a Kongreso de la Radikala Partio

Deklaro de Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA)

«La 39a Kongreso de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia konkludis kun granda venko por la lingva demokratio», tion asertas Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio.
La Radikala Partio formale engaĝis sin por la afirmo de la fundamenta rajto je la demokrata lingva komunikado. La ĝenerala mocio de la 39a Kongreso, aprobita per ega majoritato, sekvas la principon “Esperanto rajto de la homaro”, kiun la Esperanto Radikala Asocio antaŭenportas ekde longa tempo, kaj subtenita fare de Marco Pannella.
«Jam dum la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo en septembro, kune kun Pannella, ni subtenis la afirmon de la Internacia Lingvo (nomata Esperanto) kiel rajto de la homaro, kiu, kiel tia, devas esti agnoskita je internacia kaj eŭropa nivelo.
Mi opinias ke la formulado “[la Radikala Partio] reasertas la fundamentan rajton de ĉiuj kaj de ĉiu unuopa je la lingva komunikado, sen privilegioj kaj kun grandega avantaĝo por ĉiuj, tiel kontribuante protekti la ekosistemon de la lingvoj, havaĵon de la tuta homaro, kaj rekonfirmas sian engaĝiĝon por formale certigi la rajton de la homaro je la alfabetiĝo en la Internacia Lingvo (nomata Esperanto) kiel homa rajto, tia agnoskita fare de la internacia kaj eŭropa juro, de la transnacia komunumo kaj de la aliaj juraj sidejoj kaj fontoj” estas, aliflanke, specife taŭga. Laŭ la optiko de la establo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, al kiu la ĝenerala mocio referencas plurfoje, estas nepre necesa entrepreni la vojon al Esperanto Eŭropa Federala Lingvo, por establi finfine Eŭropan Patrion», konkludis Pagano.

Legu la ĝeneralan mocion de la 39a Kongreso de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia tie (en la itala, angla, franca kaj esperanto): http://www.radicalparty.org/it/content/39-congresso-del-partito-radicale-nonviolento-transnazionale-e-transpartito-la-mozione-gene-1




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.