Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Post Google ankaŭ la Piratenpartei (Pirat-partio) adoptas Esperanton, nun ĝi iĝu politika batalo.

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/100/images/liquidfeedback.png[/fimg]Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Post Google ankaŭ la Piratenpartei (Pirat-partio) adoptas Esperanton, nun ĝi iĝu politika batalo.

Post Google ankaŭ la Partio de la Piratoj germanaj adoptas Esperanton. Koro de la politika funkciado estas ilia platformo de reta komuniko Liquid Feedback en la germana, angla kaj esperanto.

«Estas ege rafinita softvaro por sekureco kaj partopreno, certe ĝi estas merito por la libera informadiko germana, kiu per Esperanto aldonas elirvojon kaj grandegan plusvaloron, konsiderante la epokon de angla lingva sklavismo, kiun ni estas devigitaj suferi», deklaris la Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.
«Liquid Feedback estas kiel Esperanto: ĝi metas ĉiun en la kondiĉo kompreni kaj decidi sen kastoj, en tiu ĉi kazo lingvaj», daŭrigis Giorgio Pagano.
«Ekde jarcentoj la anglo-usona mondo strebas al la konkero de la mondo pere de la lingvo. Mi opinias, ke enmeti Esperanton kiel elir- kaj liberec-vojo de la angleparolanta koloniado estas grava ago por doni al ĉiu kaj ĉiuj la eblecon decidi kaj valori internacie ne ĉar denaske angleparolanto aŭ ĉar koloniito.
Tamen devus okazi maturiĝo ĝuste en tiu senco de la Piratenpartei, konceptante Esperanton kiel eŭropan federacian lingvon. Estas necese garantii lingvan demokration, egalajn ŝancojn kaj gardon de la lingvoj de la eŭropaj popoloj kontraŭ la angla lingva sklavismo kaj la kunlaborado de la kutimaj malfarantoj.
Ni ekkontaktis en tiu ĉi senco la vertojn de la Piratenpartei, ni deziresprimas, ke povos esti agordo pri tiu, kiu povus esti ne unu, sed LA batalo por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo tuj», konkludis Giorgio Pagano.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.