Giorgio Pagano denuncas al la Direktoro de la New York Times la mensogojn de Azzone eldonitajn de International Herald Tribune.

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

Giorgio Pagano denuncas al la Direktoro de la New York Times la mensogojn de Azzone eldonitajn de International Herald Tribune.

La Sekretario de Esperanto Radikala Asocio skribas al la Direktoro de New York Times.

Hieraŭ la rektoro Azzone, intervjuita de International Herald Tribune, koncerne al la secesiema elekto el la itala lingvo favore al la angla fare de la Politeknico de li direktita deklaris, ke “Neniu, eĉ ne la pli kritikantoj, diskutas, ke tiu ŝanĝo estos pozitiva por niaj studentoj”.
“Nenio pli malvera” komentis en la letero sendita al la Direktoro de la grupo New York Times kaj al la ĵurnalisto de International Herald Tribune, kiu intervjuis Azzone-n, la Sekretario de ERA, organizo, kiu dum 25 jaroj batalas por la lingvaj rajtoj tutmonde,.
“Oni sciu, male, ke estas eĉ 285 subskriboj de profesoroj kaj esploristoj, kiu, en publika Apelacio aranĝita laŭ 5 punktoj, deklaris sin kontraŭaj al tia ordono, kiu celas detrui la liberecon de instrui kaj lerni en Italio en la itala kaj malaperigi la italan sciencan kulturon, malpliigante Italion mem al simpla geografia estaĵo sen popolo kun propra lingvo, lingve diskriminante profesorojn kaj studentojn.”
“Bedaŭrinde – konkludis sian leteron Giorgio Pagano, aldonante la Apelacion de la 285 – malgraŭ mi estas certa, ke vi eldonos informon pri mia letero, kiel kutimas en liberaj Landoj kiel la viaj, mi estas same certa, ke, dum pro similaj mensogoj Rektoro de iu ajn via universitato estus devigita demisii, la Rektoro Azzone, en ĉi tiu Italio de personoj sen personeco, en la patrio de la Juro sen plu rajtoj, restos al sia posteno.

Romo, la 12-an de junio 2012




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.