Fotoj de esperantistoj por festivalo

Posted on in Ni parolas Esperante 9 vedi

Fotoj de esperantistoj por festivalo

Karaj geamikoj,
Mi bezonas esperantan helpon. Jen mia peto.
Dum kultura festivalo, ni sukcesis aranĝi esperantan koncerton en mia vilaĝo, Changé. La festivalo nomiĝas "CHANGE D’AIR". Tiu nomo estas vortludo pere de la nomo de la vilaĝo, ĝi signifas "ŝanĝi aeron".
La fama esperanta kantisto, JoMo kantos venontan novembron en "CHANGE". "CHANGE" situas 5 kmjn for de "Le Mans" en Francio.
Tia aranĝo ne ofte okazas en mia regiono kaj ĝi estos bona momento por konigi Esperanton. Ni klarigos ke Esperanto estas mirinda komunikilo kaj ke homoj en la tuta mondo parolas tiun lingvon, sed ĉu oni kredos nin ? ĉu oni ne pensos ke ni estas revuloj ?
Tial mi bozonos vian helpon por montri ke ni ne estas kelkaj sed multaj viglaj esperantistoj.
Dum la koncerto mi deziras lum-jeti fotojn sur grandan muron. Fotojn de vi, geesperantistoj de la tuta mondo. Sendu al mi foton kaj mallongan frazon por saluti la spektontojn.
Ekz : "Saluton al CHANGE el Brazilo" aŭ "Bonan vesperon al ĉiuj !" … mi certas ke vi trovos amikeman frazon.
Sur via foto, mi aldonos vian frazon, vian antaŭnomon kaj vian landon. Ne zorgu pri la aldono de via salutmesaĝo sur la foto, mi faros tion.
Mi petas de vi sendu ĉion ĉi-tien : shanghiaeron#gmail.com
Kian foton mi ŝatu ?
Portreton de vi – portretojn de vi kun familianoj – vi kun viaj geavoj, viaj infanoj aŭ nepoj – vi kun kares-bestoj – vi antaŭ nacia monumento – vi antaŭ karakteriza pejzaĝo
Helpu min ankaŭ disvastigi tiun peton. Sendu ĝin al esperantaj konatuloj.

Dankegojn – Paskal




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.