Feminisma iniciato formangxita de la Civito

Posted on in ERA Novaĵoj 11 view

Feminisma iniciato formangxita de la Civito


Dum la Kultura Esperanto-Semajno en La Chaux-de-Fonds, la cxefsidejo de la
Esperanta Civito, estis fondita nova organizajxo sub la nomo Feminisma
Esperanto-Movado (FEM). Al cxiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj
de la Esperanta Civito, kaj la nova organizajxo tuj en sia fonda kunsido
petis aligxon al la Esperanta Civito. Dum la kultura semajno la civitanoj
ankaux festis “La Tagon de la Pakto”.

Reage al la okazintajxoj cxirkaux la fondo de la nova organizajxo, la du
cxefaj iniciatintoj de Feminisma Esperanto-Movado, la geedzoj Dorothea kaj
Hans-Georg Kaiser, anoncis sian eksigxon el la fondita organizajxo, kaj el
la Esperanta Civito.

– Pro la nekompreneblaj okazajxoj rilate la fondon de FEM mi nun finfine
definitive forlasas tiun organizon, cxar mi ne estas obeema servistino por
iuj homoj, kiuj ecx ne pretas respondi miajn plej simplajn demandojn. Laux
mia opinio estas skandalo kiel FEM-respondeculoj je niaj simplaj demandoj
reagas, anoncis Dorothea Kaiser en la retlisto Femino. La lasta guto por sxi
estis evidente la fakto, ke la cxeestintoj de la fonda kunsido en La
Chaux-de-Fonds rifuzis informi sxin, kio efektive okazis en la kunsido.

– Gxuste tion ni ne volis havi, ke FEM farigxu glorigilo de iu organizo. Ni
sciis tre bone, kial ni celis sendependan organizon. Ke mi ecx nun ne scias,
cxu mi estas membro de la komitato de FEM, rabas al mi la lastajn iluziojn
pri tio, cxu FEM estas sendependa aux ne. Por kio tiu sekretemo estu bona?
Se ne por la Esperanto-Civito? sxi miris en la diskut-listo Femino, kiun sxi
fondis.

Por la aligxo de FEM al la Esperanta Civito argumentis Giorgio Silfer mem en
la sama listo en junio. Laux li, la Civito ne postkuras inojn, sed la inoj
postkuru la Civiton:

– Iuj povus preskau timi, ke FEM farigxos terure forta lobio, kiu akiros
amason da avantagxoj el la Esperanta Civito, cxar FEM nuntempe enhavas
duonon de la Senato, kun virinoj el cxiuj tri parlamentaj grupoj. Tial ne
kredu ke la Civito postkuros FEM-on (gxi postkuras ja neniun): devus esti
FEM, kiu tuj kaptas la sxancon, kaj petas la aligxon al la Pakto, opiniis la
cxefa korifeo de la Pakto.

Efektive FEM tuj kaptis la “sxancon”, kvankam en la retlisto Femino oni
forte argumentis kontraux la aligxo de FEM al iu ajn organizajxo.

– La ekesto de FEM estas modelo por tio, kiel oni devas fondi organizon, se
oni tute nedemokrate volas sekurigi la potencon antaux ol iu membro en la
organizo povas reagi je io. Unue oni sxajnigas kunlaboremon kun tiuj homoj,
kiuj volas fari ion en la feminisma kampo, poste oni lerte izolas tiujn
homojn per tio, ke oni flankensxovas ilin iom post iom, opinias Hans Georg
Kaiser.

La diskuto pri la fondo de feminisma organizajxo estis komencita jam
printempe en la retlisto Femino, kiun fondis Dorothea Kaiser, kaj sxi estis
unu el la provizoraj kunordigantoj de la fondota asocio. Sxi tamen ne povis
cxeesti la fondan kunsidon de la asocio, kaj tial estis facile por la cxefaj
civitanoj elekti aliajn, pli tauxgajn personojn por la gvidaj postenoj kaj
zorgi, ke la nova organizajxo tuj petu aligxon en la Esperanta Civito –
pasxo kiu sendube certigos, ke la plej multaj esperantistoj tre hezitos
proksimigxi al la nova organizajxo.

– Oni disdonas fakte hejme en sia entrepreno la postenojn inter si, en la
kazo de FEM inter la dungitoj en Cxauxdefono, poste oni sekurigas la plenan
potencon pri la organoj (Femina) kaj poste, se cxio tio estas farita, oni
informos la membrojn pri tio, kio estas la organizo. Ecx antaux ol iu membro
povas diri ion, jam la “redakcio” (kiu komplete konsistas el obeeemaj
civitanoj) decidas, kiuj informoj iru al la publiko kaj kiuj ne, komentas
Hans-Georg Kaiser.

La cxeestintoj rifuzis komenti la okazintajxojn alimaniere ol per “Heroldo
Komunikas”, gazetara komuniko de la Civito. La komuniko ne malkasxas kiom da
personoj cxeestis la fondan kunsidon, sed inter la linioj eblas legi, ke ili
estis malpli ol dek, ecx se oni kalkulas ankaux la observantojn. La
protokolo de la kunsido kaj aliaj informoj pri gxi estis deklaritaj
sekretaj.

– Cxiuj FEM-anoj scias, ke la protokoloj estas konfidencaj, sekve ne
cirkuligeblaj ekster la oficiala retlisto de FEM, deklaris Anna Lászay, kiu
estis elektita unu el la tri komitatanoj de la nova organizajxo. Lászay
estas la redaktoro de Heroldo Komunikas, la reta dissendolisto tra kiu estas
dissendataj la oficialaj informoj de la Esperanta Civito.

La aliaj du komitatanoj estas Alga Guernieri, kiu interalie funckiis kiel
“matrikulisto” cxe la Civito, kaj Marie-France Conde Rey, kiu de tempo al
tempo funkciis kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto, revuo nuntempe plene
regata de la Esperanta Civito. Kiel prezidanto de Feminisma Esperanto-Movado
estis elektita gxuste Marie-France Conde Rey.

La fonda kunsido de la nova civitana movado decidis ankaux pri eldonado de
nova feminisma revuo kun la nomo Femina. Kiel redaktoro de la revuo estis
elektita Agneta Emmanuelsson, same membro de la Esperanta Civito. Tamen ne
estas klare, en kiu formo estos eldonata la revuo, kaj kiel gxi estos
financata.

Samtempe kun la fondo de la nova civitana asocio, ankau UEA klopodas
aktivigi sian Komisionon pri Virina Agado. Ekfunkciis la retlisto de la
komisiono, kiu dum longa tempo dormis. Tamen ankoraux malmultas gxiaj
membroj.

Dum la Kultura Esperanto-Semajno de la Esperanta Civito okazis ankaux
festado de la nova nacia tago de Esperantio – gxin oni celebris vespere en
mardo, la 10-a de auxgusto, per bankedo honore al la Tago de la Pakto.

el [libera-folio]

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.