Euxropa Bunto

Posted on in ERA Novaĵoj 9 view

Euxropa Bunto
————-

La 1-an de majo 2004, la Euxropa Unio plilargxigxos je 25 landoj. Gxi
transiros de 12 al 21 oficialaj lingvoj, kiuj reprezentas nur parton de la
lingva kaj kultura diverseco de la diversaj EU-landoj. Por atentigi pri tiu
eksterordinara kultura heredajxo, la manifestacio EUROPA BUNTO okazos
kelkajn tagojn poste, dimancxon la 9-an de majo 2004, en Strasburgo. La
oficiala retpagxo de la manifestacio www.europa-bunto.org aktuale
disponeblas en 42 lingvoj. La programo de EUROPA BUNTO nun estas difinita :
cxirkaux tagmezo, okazos koncerto de la tuluza kantisto JoMo, fama cxe la
Guinness-libro de Rekordoj kiel kantisto en la plej granda nombro da
lingvoj. La parado ekos je la 14-a horo de la Place de l'Universite kaj
finigxos cxirkaux la 17-a antaux la Euxropa Parlamento. La tuto estos
kompletigita de deklaroj far la diversaj delegacioj venintaj el la tuta
Euxropa Unio. Buntaj banderoloj en cxiuj lingvoj kaj amasinformaj surprizoj
iniciatitaj de la delegacioj estas programitaj. Kelkaj dekoj da asocioj jam
anoncis sian partoprenon. Pluraj kunveturadoj kaj busoj organizigxas tra
Euxropo por ebligi al partoprenontoj iri al la manifestacio.

Euxropa Bunto
Rete: europa.bunto@eraro.com


fonto: ret-info

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.