Eŭropunia patento, Italio kaj Hispanio direktitaj al malvenko, Pagano (ERA): Relanĉante la internacian lingvon, la gejunuloj povas forviŝi oligopolojn

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

La Eŭropa Parlamento aprobis leĝdonan paketon danke al kiu naskiĝas la unika patento trilingva pere de instrumento de plifortigita kunlaboro inter 25 landoj el 27. Italio kaj Hispanio, kiuj batalis kontraŭ la diskriminacio de la trilingvismo, kaj antaŭ ne longe gajnis ĉe la Tribunalo de Justeco kontraŭ la EU-anoncoj trilingvaj, restos ekster el la plifortigita kunlaboro.
Ĉi-foje, tamen, la rezulto de la apelacio italo-hispana al la Justica Kortumo ne estas antaŭvidita, konsiderante la intervenon de la advokato ĝenerala Yves Bot kiu, bazante sian rezonadon sur la principo de la apartigo de povoj inter la EU-institucioj, unuflanke sugestas al la Kortumo rifuzi la apelaciojn de la du Ŝtatoj pri la plifortigita kunlaboro, dum aliflanke li specifas ke la lingva problemo devus esti alfrontata per aparta dokumento, adoptata unuanime de la partoprenantaj membroŝtatoj.
"La apelacio de Italio kaj Hispanio kontraŭ la trilingva patento starigas ankoraŭfoje kun forto la problemon de la diskriminacio lingva, kaj do ankaŭ ekonomia, ene de Eŭropa Unio", komentas la Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio Giorgio Pagano.
"Por ke ĉi tiu fariĝu efektive demokrata federacio, politike forta kaj ne plu viktimo de la per-fortaj povoj, ni bezonas federacian lingvon kiu metas ĉiujn Ŝtatojn sur la saman nivelon, anstataŭ akcenti la jam ekzistantajn malekvilibrojn.
Se la gejunuloj komprenas, ke ili povas forbalai la malnovan regantan klason sklavigitan kaj koruptitan iĝante eŭropaj patriotoj, tiam la vojturno estos konkreta kaj definitiva. Alikaze ili daŭre estos utilaj idiotoj de la Respubliko de la staĝistoj anstataŭ provizoruloj aŭ indignuloj", konkludas Pagano.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.