Eŭropo, post la jeso de la EP al la duobla flago, Beltrandi kaj Pagano skribas al Gnudi: «Tuj renkontiĝo por la eŭropa kresko en la sporto».

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Eŭropo, post la jeso de la EP al la duobla flago, Beltrandi kaj Pagano skribas al Gnudi: «Tuj renkontiĝo por la eŭropa kresko en la sporto».

«Obtenita sukcese la jeso de la Eŭropa Parlamento al la kampanjo pri la eŭropa dimensio de la sporto kaj la doubla flago dum la sportaj konkursoj, estas nun la momento relanĉi ĝin en la eŭropaj Landoj kaj fare de la italaj institucioj, komencante de la Ministro pri la Sporto Piero Gnudi, al kiu ni petis urĝe konfronton pri ĉi tiu temo».

Tion deklaris Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, kaj ankaŭ iniciatoro de la kampanjo kun la deputito Marco Beltrandi (Radikaluloj/Demokrata Partio), diskonigante la peton de renkontiĝo transdonita al la Ministro Gnudi, kiel sekva kaj deviga paŝo por igi efika, jam dum la Olimpikoj en Londono, la decidon aprobitan de la EP la pasintan 2-an de februaro.

«Malgraŭ la pluraj iniciatoj plenumitaj post Pekino kaj ĝis hodiaŭ – daŭris Pagano – , de la subskribkolektoj al la manifestacioj, al la parlamentaj mocioj kaj malgraŭ la subteno de atletoj jam oraj olimpikaj medaloj, se ni ne estus trovintaj eŭropistan apogon pere de la eŭroparlamentano Fisas, la kampanjo riskus blokiĝi kaŭze de la rimarkinda miopeco de la antaŭa registaro. Ĉe la lumo de la lastaj okazaĵoj estas por ni nepre necese koni pri ĉi tiu temo la pensinklinon de la homo, kiun la nova Registaro Monti delegis pri sporto, kaj kompreni ĉu li firmigos senhezite la eŭropan dimension de la sporto pere de la duobla flago, nacia kaj eŭropa, jam dum la venontaj Olimpikoj. Mi memorigas – konkludis Pagano – ke en Pekino la Landoj de Eŭropa Unio akiris ja 276 medalojn kontraŭ la 109 medaloj de Usono kaj la 100 de Ĉinio, sed ĉio ĉi estis nevidebla».




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.