Eŭropa civitaneco, Pagano (ERA): Dankon Depardieu, helpu nin konstrui la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo!

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

“Mi dankas Gerard Depardieu ĉar li memorigis al ni ĉiuj, ke ni estas eŭropanoj. Superpotenco kia estas Eŭropo ŝajnas loĝata de figuroj mezkvalitaj, nekapablaj ne nur konstati la kontinentan eŭropan dimension, sed ĉefe, projekti ĝin en la adekvatan geopolitikan tutmondan grandecon. Anstataŭ agi kiel patriotoj eŭropaj kun forta sento de aparteno, triumfas la malnovaj naciismoj kiujn instigas la Ŝtatojn kvereli inter si, kiel okazadis en Italio de la Komunumoj dum la mezepoka tempo.

Anstataŭ konstrui la fortan internan merkaton de duona miliardo da eŭro-civitanoj, kapabla konkurenci tutmonde kun potencoj kiel Usono kaj Ĉinio, oni buĉiĝas interne, kiel montras la freŝdata kazo de ĉiuj kontraŭ Germanio.” Ĉi tiu estas la komento de Giorgio Pagano, Sekretario de la Radikala Esperanto- Asocio, al la novaĵo, ke la franca aktoro Gerard Depardieu rompus la konsorcion kun sia patrujo, redonante pasporton kaj socialan sekurecon. “Koncerne tion, iu unika fiska reĝimo devus esti kunpartigata de ĉiuj membroŝtatoj de la Unio, donante al la entreprenoj la samajn oportunecojn.”

“Depardieu deklaras fiere esti ‘vera eŭropano, civitano de la mondo’, substrekante sian rajton moviĝi de unu lando al alia de Eŭropo. Ĉi tio ne povas esti estimata. Valoras la penon memori, aldone, ke la aktoro ne decidis transloĝiĝi al unu el la fiskaj paradizoj ja fine konataj kiel la Kajmana Insularo, la Bahamoj kaj la Princlando de Liĥtenŝtejno, sed al malgranda belga vilaĝo. Por plisolidigi tiun ĉi senton de aparteno, estus utile krei vere ilon kiel la Eŭropan pasporton, en federacia lingvo”, konkludas la Sekretario de Era.

0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.