EU, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Napolitano unua ŝtatestro, kiu proponas Esperanton kiel diplomatian lingvon”

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

EU, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Napolitano unua ŝtatestro, kiu proponas Esperanton kiel diplomatian lingvon”

Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

“Napolitano estas la unua eŭropa ŝtatestro, kiu proponas Esperanton kiel diplomatian lingvon”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio. “La Prezidanto de la Respubliko menciis, inter la eblaj lingvoj por interkompreniĝi kun la rumana ĉefministro Emil Boc, la Internacian Lingvon elpensitan de Zamenhof. Estas la momento, por Italio, iĝi iniciatanto de la lingva demokratio en Eŭropa Unio, per la neanstataŭebla esperantista novaĵo”, aldonis Pagano.
“Finfine la angla ne plu estas arbitre antaŭvidita kiel lingvo de la diplomatio kaj de la internaciaj interŝanĝoj. Nia aprobo al la ŝtatestro: ni esperas ke kiel eble plej baldaŭ startos la pilota projekto pri Esperanto, pri kiu ni parolis kun la Miur (Ministerio pri instruado), kaj ke la leĝo Barbieri (Pdl) pri la instruado de la Internacia Lingvo en lernejoj havos rapidan itineron, kiu konkludiĝos per aprobo”, konkludis Sekretario de ERA.

Romo, la 17an septembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.