Eu-komisionano starigis multlingvan forumon

Posted on in Ni parolas Esperante 5 vedi

(Mi petas de la karega amiko Leo de Cooman, ke li bonvolu PLUSENDI mian cxi suban mesagxon al cxiuj retaj diskutlistoj, al kiuj li kutime sendas la informleterojn pri la atingoj de la tradukgrupo, kiu agas cxe la reta taglibro de la Euxropunia Komisionano Wallstrom.

Simile, mi petas de cxiuj legantoj de tiu cxi letero, ke ili bonvolu gxin plusendi al iliaj personaj amikoj esperantistoj, kiuj povus esti interesataj.

Amike

Ancxjo Pac-Horano)

————————————————————-

GRAVEGE! EU-KOMISIONANO ORBAN STARTIGIS VERE PLURLINGVAN OFICIALAN RET-FORUMON!

Karegaj samideanoj,

la Euxropunia Komisionano Leonard Orban, kiu respondecas, cxe la Euxropa Komisiono, pri Multlingvismo, startigis la unuan (kaj gxisnune ununuran) publikan oficialan institucian EU-an ret-forumon VERE PLURLINGVAN!

Gxis nun, aliaj Komisionanoj startigis oficialajn blogojn (retajn taglibrojn) kaj forumojn, sed ili uzis perskaux nur la anglan por verki siajn artikolojn/tekstojn. Gxuste pro tio, volontula tradukgrupo nune kunordigata far Leo de Cooman elektis, antaux pli ol unu jaro, la plej gravan el tiuj forumoj (la forumo de la Vicprezidanto de la Euxropa Komisiono Margot Wallstrom, kiu respodencas pri Komunikado kaj Instituciaj Rilatoj) por aldoni en gxin, krom la anglan, la plejeble grandan nombron da oficialaj EU-aj lingvoj, pere de tradukoj volontule faritaj per Esperanto kiel pont-lingvo (pli da informoj pri la projekto legeblas cxe
http://users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )

Do tre gravas, ke nun la Komsionano pri Multlingvismo Leonard Orban startgis novan oficialan forumon, kiu jam dekomence estas VERE MULTLINGVA!

Enirante en gxin pere de la retadreso:

http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/

vi povos elekti VIAN DENASKAN (!!!) oficialan EU-an lingvon, kaj sekve legi la artikolojn/tekstojn de Orban skribitajn per tiu lingvo!

Sub la tekstoj de Orban (skribitaj per via denaska oficiala EU-a lingvo), vi povos legi komentojn de aliaj vizitantoj de la retejo, skribitajn per cxiuj EU-aj lingvoj.

Cxu eble la nova retejo de Orban estas la tre sxatata kaj longe atendata respondo de la Euxropa Komisiono al la dauxra kaj persista agado de la grupo de Leo de Cooman, cxe la blogo de la S-ino Wallstrom?

Eble jes

Eble ne

La gravega fakto estas ke, ekde nun, la Euxropuniaj esperantistoj havas PLIAN bonegan sxancon (krom tiu ankoraux nun daurxe liverata far la tradukgrupo kiu laboras por mult-lingv-igi la blogon de Margot Wallstrom) por KONKRETE MONTRI al la ne-esperantistoj la utilecon kaj la efikecon de Esperanto kiel VERE INTERNACIA, NEUXTRALA KAJ “LINGVRAJTE JUSTA” HELPLINGVO.

Kiel tio fareblas?

1) Se vi volas paroli pri gxeneralaj politikaj temoj, kiuj rilatas la Euxropan Union, ekspluatu la konsilojn (kaj, se vi deziras, la senpagan tradukservon) liveratajn de la grupo de Leo de Cooman cxe la reta taglibro de la Vicprezidanto de la Euxropa Komisiono MARGOT WALLSTROM (bv legi
http://users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )

2) Se vi volas paroli pri multlingvismo, lingvoj en la EU, kaj pri la lingvaj problemoj, eniru (per la retadreso
http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/ ) en la VERE PLURLINGVAN retan forumon de la EU-a Komisionano pri Multlingvismo, LEONARD ORBAN, legu liajn artikolojn per via propra nacilingvo kaj – GRAVEGE – rekte partoprenu la debaton, aldonante viajn komentojn DULINGVE: kaj per ESPERANTO, kaj per VIA DENASKA OFICIALA EU-A LINGVO (do, bonvolu NE UZI la anglan – krom se la angla estas via DENASKA lingvo, KOMPRENEBLE!).

Per tiaj agadoj, vi propagandos Esperanton (kaj la temon de lingva demokratio) per KONKRETA MONTRADO de gxia utileco, kaj tio estas tre rimarkinde pli efika ol propagando bazita NURNURE (jxus inventita neologismo!) sur teoriaj argumentoj.

Fakte, la ideo kiu inspiris la laboron de la tradukgrupo, kiu volontule laboras cxe la reta taglibro de Wallstrom, jenas: niaj esperantistaj opinioj ja estas pridubeblaj (kiel ĉiuj opinioj!), sed niaj “faktoj” ne… Angloj prave kutimas diri: “You can’t fight against facts: they don’t mind at all!” [“Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn]

Amike salutas cxiujn el Italio,

Ancxjo Pac-Horano

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 29 Set 2007 – 19:32 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.