EU-buĝeto, Giorgio Pagano: “Sufiĉe da rabatoj, mia patrina lingvo estas la angla!”

Posted on in ERA Novaĵoj 10 view

“La angloj petadas rabatojn de la sumo enpagenda favore de la eŭropa buĝeto, malgraŭ ili gajnas
350 miliardojn da eŭroj jare danke al la instruado de la angla lingvo en landoj transmanikaj, pere
de pura lingva koloniigo”. Komencas tiele Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanta Radikala
Asocio, je la eko de la pintokunveno kiu arigas la eŭropajn registarestrojn por aprobi la venontan
buĝeton.

“Ekde 1984, la britoj ricevas rabaton de 66% de la kotizo pagenda al la Eŭropaj kasoj kaj ankoraŭ
hodiaŭ ili daŭrigas peti rabatojn. Sufiĉas rabatoj! Pli bone ni devus direkti admonon al ĉiuj
Ĉefministroj de Eŭropo kaj same al Mario Monti, kiuj, favorante la lingvan submetigon al la angla,
favoras la kasojn de la Brita registaro. Per la federala eŭropa lingvo sole Italio ŝparus 60 miliardojn
da eŭroj jare, kaj oni evitus murdajn iniciatojn kontraŭ la itala lingvo kiel tiun de la Politekniko de
Milano”, aldonas Pagano.

La Sekretario poste provizas praktikan solvon de la lingva problemo en Eŭropo: “Ni devas havi
la kuraĝon meti la federalan lingvon kiel politikan solvon de la angla lingva imposto pere de
promociado de iniciatoj kiuj celas internacian valorigon de la itala lingvo kaj kulturo, anstataŭ
permesi ke la mensoj sin submetu al homoj kies patrina lingvo estas la angla”.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.