EU-buĝeto, disputo Cameron-Monti. Pagano (E.R.A.): per esperanto ni ŝparus 25 miliardojn da eŭroj sen elspezi 60 por la anglalingva koloniado

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

"Cameron proponas al Monti forigi la fondusojn al Eŭropa Unio, allogante lin per la ideo ŝparigi al Italujo 2 miliardojn da eŭroj. Tamen Italujo ŝparus 60 miliardojn da eŭroj se ĝi metus finon al la kunlaborado en la anglalingva okupado de la nacio. Krome, se oni adoptus la federalan lingvon esperanto, tuta Eŭropo ŝparus aliajn 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare".
Tiele Esperanta Radikala Asocio, pere de sia sekretario Giorgio Pagano, komentas la baton kaj replikon inter Cameron kaj Monti pri la renegocado de la Eŭropa buĝeto por la periodo 2014-2020.
La brita ĉefministro, fakte, oponas nominalan plialtiĝon por la venonta EU-buĝeto, asertante ke "Eŭropo devas lerni vivi per siaj rimedoj", dum Monti rebatas ke Eŭropa Unio bezonas rimedojn adekvatajn pro plenumi la ĉiam pli grandajn taskojn kiujn la Ŝtatoj konfidas al ĝi.
"En momento en kiu oni zorgas raciigi la komunuman buĝeton kaj igi pli efikaj la EŬ-instituciojn, oni devas efektivigi elekton neperfortan en la transnacia komunikado, pere de adopto de supernacia komunikilo simpla, efika kaj nenacia, ŝparante dekojn da milliardoj de eŭroj kaj konstruante la lingvan demokration”, konkludas Pagano.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.